Svatý Štěpán estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Brumov-Bylnice en distrikto Zlín. Ĝi troviĝas en valo de rivero Vlára proksimume 3 km de Vlara montpasejo, limo kun Slovakio. Estas ĉi tie registritaj 120 adresoj kaj vivas ĉi tie 276 loĝantoj (2021).
Svatý Štěpán estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 11,2 km².
Svatý Štěpán estis verŝajne fondita en la jaro 1815, kiam posedanto de senjorujo Brumov, grafo Štěpán Ilešházy (filo de Jan Iléšházy, fondinto de Sidonie) ĉi tie fondis vitrofaristan gisejon, kiun li nomis Svatý Štěpán. La domaro tiam nombris 146 loĝantojn. En la jaro 1935 luiganto Vincenc Schreiber proklamis al la gisejo bankroton, en la jaro 1936 la produktado en la gisejo sekve de ekonomia krizo haltigita. Ekde la jaro 1947 estas en la areo de la eksa gisejo lignoprilaboranta produktado. Al la 1-a de januaro 1954 la municipo memstariĝis de Bylnice, en la jaro 1976 ĝi denove aliĝis reen al Brumov-Bylnice.