Saltu al enhavo

Szczawno-Zdrój

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Szczawno-Zdrój
germane: Obersalzbrunn / Bad Salzbrunn

Flago

Blazono

Flago Blazono
urba komunumo • setlejo
Szczawno-Zdrój (Pollando)
Szczawno-Zdrój (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomo Szczawna-Zdroju
Provinco Malsupra Silezio
Distrikto Distrikto Wałbrzych
Komunumo Szczawno-Zdrój
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Urborajtoj 1945
Koordinatoj 50° 48′ N, 16° 15′ O (mapo)50.79944444444416.255Koordinatoj: 50° 48′ N, 16° 15′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 430 m
Areo 14,87 km²
Loĝantaro 5362 (en 2021)
Loĝdenso 364 loĝ./km²
Poŝtkodo 58-310
Telefona antaŭkodo 74
Aŭtokodo DBA
TERYT 5020121031
Estro Tadeusz Wlaźlak
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Kościuszki 17
Retpoŝto de estraro burmistrz@szczawno-zdroj.pl
Poŝtkodo de estraro 58-310
Telefono de estraro 74 849-39-16
Fakso de estraro 74 843-56-13
Poŝto de estraro promocja@szczawno-zdroj.pl
Komunuma retejo http://www.szczawno-zdroj.pl
vdr

Szczawno-Zdrój (germane Bad Salzbrunn, ĝis 1935 Obersalzbrunn, 1945–1946 pole Solice-Zdrój) estas urbeto en la provinco Malsupra Silezio de Pollando. Ĝi apartenas al la distrikto Wałbrzych. Fine de 2021 en la urbo vivis 5 362 loĝantoj.[1] Ĝis la jaro 1945 la teritorio estis plejgrandparte germanlingva, administre apartenis al la Germana Regno kaj al la prusia provinco Silezio. La distrikta ĉefurbo ĝis tiu jaro nomiĝis Waldenburg.

Homoj ligitaj al la urbo

[redakti | redakti fonton]

La plej konataj kuracgastoj en Obersalzbrunn respektive poste en Szczawno-Zdrój:

Esperanto-movado

[redakti | redakti fonton]

En julio 1912 restadis ripoze surloke Ludoviko Zamenhof. Pro la centjara datreveno la Silezia Esperanto-Asocio en somero 2012 la trian fojon kontinue[2] organizis Filman Esperanto-Feriadon ĉi tie, i.a. kun Roman Dobrzyński.

La 5-an de aŭgusto 2012 oni solene malkovris memortabulon remorigantan restadon de Ludoviko Zamenhof en Szczawno-Zdrój antaŭ cent jaroj. En la tagoj 5-12-a de aŭgusto 2012 en Szczawno-Zdrój okazis Internacia Esperanto-Feriado, kiun partoprenis 60 esperantistoj el kelkaj landoj. (fotoj)

Jarŝanĝe 2013/2014 en Szczawno-Zdrój okazis la 5-a Junulara E-Semajno, la novjara aranĝo organizata de Pola kaj Germana Esperanto-Junularoj kun la klubo Varsovia Vento.

La kuracfonta trinkejo en la kuracloka parko.
La memortabulo el la jaro 1966 ĉe la muro de la Naturkuracejo kun la listo de la famaj poloj kiuj kuracrestadis en la germana kuracloko inter la jaroj 1820 kaj 1901, alklaku la foton kaj vidu ke estas menciita ankaŭ Ludoviko Zamenhof
Gastejo Magnolia kie okazis ekde 2012 kelkaj esperantoferiadoj someraj.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]