Tagetes minuta
Tagetes minuta estas plantospecio de la genro Tagetes en la plantofamilio Asteracoj. Ĝi venas el Sudameriko kaj estas populara kuirarta herbo en Peruo kaj integrita parto de la perua kuirarto. En Peruo ĝi estas konata sub la nomo Huacatay [elp. hukataj] kaj Wakataya [elp. ŭakataj] en Bolivio.
Tagetes minuta estas indiĝena planto en Argentino, Brazilo, Ĉilio, Paragvajo, Peruo, Urugvajo, Bolivio kaj Ekvadoro. La specio estas enportita specio en Hispanio, Italio, Slovenio, Balkana Duoninsulo, Afriko, Malagasio, Araba Duoninsulo, Kipro, Turkio, Sirio, Libano, Kaŭkaza regiono, Barato, Nepalo, Butano, Japanio, Tajvano, Tajlando, Aŭstralio, Nov-Zelando, Usono, Meksiko kaj Havajo[1].
Kuirarto
[redakti | redakti fonton]La huacatay estas uzata por marinadi viandajn pladojn kaj por prepari fromaĝsaŭcojn, kiel ekzemple la ocopa de la regiono Arekipo (es: Arequipa) en suda Peruo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Tagetes minuta en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.
Citaĵa eraro <ref>
etikedo kun la nomo "PFAF" difinita en <references>
ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref>
etikedo kun la nomo "IPCN" difinita en <references>
ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2