Tamás Ádám (aktoro)
Aspekto
Tamás Ádám | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Nagy Sándor Tamás |
Naskiĝo | 23-an de majo 1952 en Győr |
Morto | 6-an de septembro 2018 (66-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1976) |
Familio | |
Infano | Ádám Nagy (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro teatra reĝisoro |
Tamás Ádám [tamAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ádám Tamás estis hungara aktoro, reĝisoro. Lia origina nomo estis Nagy Sándor Tamás.
Sándor Tamás Nagy[1][2] naskiĝis la 23-an de majo 1952 en Győr, li mortis la 6-an de septembro 2018 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Tamás Ádám akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1976. Lia plej grava instruisto estis Zsuzsa Simon. En la jaro 1977 li ricevis rolojn en Teatro Kisfaludy, inter 1978-1985 en Teatro Szigligeti (Szolnok). Li estis ankaŭ reĝisoro inter 1986-1990 en Teatro Radnóti. En la 1990-aj jaroj li estis televizia aktoro, baldaŭ ekde 2010 en Nacia Teatro (Szeged) li estis aktoro kaj reĝisoro. Lia filo iĝis muzikisto.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Ádám
- William Shakespeare:
- Reĝo Lear grafo de Kent
- Kiel plaĉas al vi - Corinnus
- Troilo kaj Kresido - Diomedes
- Hamleto - Horatio
- Romeo kaj Julieta - Tybald
- Ferenc Molnár: Liliom - Ficsur
- Anton Pavloviĉ Ĉeĥov: Tri fratinoj - Ĉebutikin
- Jenő Heltai: Naftalin - Laboda Péter
Liaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Linda (1989) - bruligisto
- Família Kft. (serio 1991–1999) - kuracisto
- Jóban Rosszban (2016)
Elektitaj reĝisoraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Arthur Miller: Az ügynök halála
- Molière: Tartufo
- Jaroslav Hašek: La travivaĵoj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito
- Ŝekspiro: Othello
Elektitaj kostumaj laboroj
[redakti | redakti fonton]- Molière: Tartufo
- Dušan Kovačević: Radovan la 3-a
Elektitaj dekoraciaj laboroj
[redakti | redakti fonton]- Molière: Tartufo
- August Strindberg: La patro
- András Sütő: Káin és Ábel