Saltu al enhavo

Tatarlingva Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tatarlingva Vikipedio
Retadreso tt.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo tatara
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 5-a de februaro 2025
Artikolnombro 502 434
Profundeco 2.3
Paĝoj 830 635
Redaktoj 4 406 808
Uzantoj 54 369
Aktivaj uzantoj 74
Administrantoj 6
Dosieroj 6 789
vdr

La tatarlingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la tatara lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Татар Википедиясе. La projekto fondiĝis en septembro 2003. La 5-an de februaro 2025 ĝi enhavas 502 434 artikolojn.

En oktobro 2021, ĉi tiu Vikipedio havis 4 administrantojn kune kun 30 212 registritaj uzantoj kaj 142 aktivaj uzantoj.

La tatara Vikipedio ĉefe uzas la cirilan skribon. Tamen, male al plej multaj aliaj cirilaj lingvoj, iuj el la artikoloj estas latinlingvaj; sekve, la lingva nomo Татарча/tatarça aperas en la flanka lingvolisto en ambaŭ skriboj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]