Saltu al enhavo

Tawfik Tubi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tawfik Tubi
Persona informo
توفيق طوبي
Naskiĝo 11-an de majo 1922 (1922-05-11)
en Ĥajfo
Morto 12-an de marto 2011 (2011-03-12) (88-jaraĝa)
en Ĥajfo
Tombo Ĥajfo Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj arabahebrea vd
Ŝtataneco Palestino (1988–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Partio Komunista de Israelo Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Jerusalemo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Taŭfik TUBI (arabe توفيق طوبي‎, hebree תופיק טובי‎, la 11-an de majo 1922 en Ĥajfo, Mandata Palestino - mortis la 12-an de marto 2011, samloke) estis israela politikisto de la komunistaj partioj Maki kaj Rakach, kaj konata kiel reprezentanto de la arabaj israelanoj. Li estis delonga membro de la Kneset, dum 41 jaroj en sinsekvo - la plej longa ofico en la historio de la parlamento [1].

Naskita en ortodoksa araba familio. Li aliĝis al la Palestina Komunista Partio en 1941 kaj iĝis unu el ĝiaj aktivaj membroj. Unu el la fondintoj de la Nacia Liberiga Ligo, kiu kontraŭbatalis la dispartigon de Palestino.

Kune kun Meir Vilner akiris famon kiel unu el la denuncantoj de la Masakro de Kafr Kassem (en oktobro 1956, israelaj limpolicistoj murdis 48 palestinajn vilaĝanojn (inter ili 23 infanojn kaj junulojn). Li ankaŭ plurfoje levis la temon de repatrujigo de palestinaj rifuĝintoj al sia patrujo, precipe, eksaj loĝantoj de la setlejoj de Yalo kaj Al-Birwah [2][3].

Li estis plurfoje elektita kiel membro de la Knesset de la partio MAKI (Komunista Partio de Israelo, antaŭe la Komunista Partio de Palestino), kaj estis la redaktoro de la plej granda israela komunista gazeto en la araba, Al-Ittihad. Ekde 1976, li estas la ĝenerala sekretario de la partio Ĥadaŝ kaj membro de la Knesset de ĉi tiu partio. En 1990, li estis elektita Ĝenerala Sekretario de la Komunista Partio de Israelo anstataŭe de Meir Vilner, kiu eksiĝis. Li estas konsiderita la patro de la "ŝtato de ĉiuj civitanoj" formulo, kiun li proponis en la Kneset dum la diskuto de la Baza Leĝo en 1985 kaj nun estas apogita fare de la maldekstraj partioj kaj la socialdemokrata Meretz.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Karmi, Ghada (1999). The Palestinian Exodus, 1948–1998. University of London, Centre of Islamic and Middle Eastern Law. Garnet & Ithaca Press. ISBN 0-86372-244-X.
  • Kacowicz, Arie Marcelo; Lutomski, Pawel (2007). Population Resettlement in International Conflicts: A Comparative Study. Lexington Books. ISBN 9780739116074.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Last Member of Israel's First Knesset Dies at 89".
  2. Karmi, 1999, p. 87.
  3. Kacowicz and Lutomski, 2007, p. 139.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]