Teréz Kőszegi
Aspekto
Teréz Kőszegi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Kőszegi Teréz |
Naskiĝo | la 13-an de februaro 1901 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | 1982 en ? |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (–1923) |
Okupo | |
Okupo | kantisto |
Teréz Kőszegi [kOsegi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kőszegi Teréz estis hungara operkantisto.
Teréz Kőszegi [1] naskiĝis la 13-an de februaro 1901 en Budapeŝto, ŝi mortis en 1982 en ?.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Teréz Kőszegi akiris pedagogian diplomon, poste operkantistan diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto en 1923. Post siaj studoj ŝi apartenis al Teatro Városi ĝis 1931, sed kelkfoje ŝi estis gastokantisto de Reĝa Operejo de Budapeŝto. Intertempe ŝi faris turneojn en Berlino (1924), Italio (1927), Usono (1928). En 1930 ŝi atingis la unuan lokon en kantokonkurso en Parizo. Inter 1932-1934 si estis membro de la Operejo de Budapeŝto, poste ŝ revenis al Teatro Városi. Depost 1938 ŝi ne havis rolojn.
Ŝi edziniĝis en 1934.
Ŝia repertuaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Giacomo Puccini:
- Madama Butterfly - titolrolo
- La bohème - Musette
- Georges Bizet: Carmen - Micaela
- Carl Maria von Weber: Der Freischütz (opero) - Anna
- Pongrác Kacsóh: János vitéz - Iluska (ina ĉefrolo)
- Ruggero Leoncavallo: Pagliacci - Nedda
Ŝia sola filma rolo
[redakti | redakti fonton]- Futóhomok (1943) – baronino