Saltu al enhavo

Teretistris

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kubaj parulioj
Flavkapa parulio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Teretistridae
Genro: Teretistris
Cabanis, 1855
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kubaj parulioj (Teretistridae) estas malgranda familio de paseroformaj birdoj, endemiaj sur insulo Kubo kaj apudaj insuletoj. La familio havas nur unu genron Teretistris kaj du speciojn: flavkapan parulion kaj orientkuban parulion. Ambaŭ specioj vivas en arbaroj kaj arbustaroj ne malproksime de la maro, sed iliaj arealoj estas disaj: flavkapa parulio vivas en uestaj partoj de la insulo kaj orientkuba parulio en la eostaj.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Ambaŭ specioj de Kubaj parulioj estas malgrandaj birdoj ĉirkaŭ 13 cm longaj kaj havas similajn flavajn-grizajn plumarojn kun plej alta koncentriĝo de la flava sur kapo kaj vizaĝo. Ili ankaŭ similas ekologie: ambaŭ estas insektovoruloj, kaj granda pliparto el ilia dieto konsistas je skaraboj. Okaze ili fortikigas sian dieton per malgrandaj reptiloj kaj ankaŭ per semoj kaj fruktoj. Ili furaĝas pare aŭ formas malgrandajn birdarojn, kaj ekster la reprodukta sezono ofte estas la koraj specioj de miksitaj kunmanĝantaroj kun migrobirdoj, kiuj estas alflugintaj al Kubo el Norda Ameriko por vintrumi.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

Dum tre longa tempo oni apartenigis la genron Teretistris al Novmonda familio Paruliedoj, de tie, cetere, venas la vorto "parulio" en iliaj kutimaj nomoj. Sed en 2002 esploro de mitoĥondria kaj nuklea DNA de 25 genroj, tiam konsiderataj Paruliedoj, montris, ke Teretistris (kaj 5 aliaj genroj) ne estas vere parencaj al tiu ĉi familio kaj devas esti eligitaj el ĝi.[1] La aliaj 5 genroj estis jam longe suspektataj, ĉar ili ankaŭ havis rimarkeblajn morfologiajn kaj bioĥemiajn diferencojn kun aliaj paruliedoj, sed pri la Kubaj parulioj neniu antaŭe supozis, ke ili ne estas vere parulioj.[2]

Esploro de 2013 subtenis apartigon de Teretistris disde Paruliedoj, sed ne trovis ĝustan sistematikan sidejon por tiu ĉi genro inter aliaj 9-primaraj kantobirdoj.[3] Plej verŝajne ĝia plej parenca specio estas zeledono (monotipa genro Zeledonia), kiun oni nun metis al monotipa familio, Zeledoniidae.[4] La esploristoj, do, rekomendis meti genron Teretistris en ĝian propran monotipan familion Teretistridae.[3] Tiu ĉi familio estas enmetita en la 58-an aldonaĵon al kontrola listo de jaro 2017 de American Ornithological Society (AOC),[5] kaj ĝin ankaŭ akceptis la fundamentaj birdotaksonomiaj aŭtoritatoj Birds of the World: Recommended English Names de International Ornithological Congress (IOC),[6] "HBW Alive" de Handbook of the Birds of the World,[4] kaj The Clements Checklist of Birds of the World.[7] Tiuj ĉi kvar aŭtoritatoj ankaŭ proponis terminon "Cuban warblers" ("Kubaj parulioj") kiel kutiman anglalingvan nomon por la familio.[4][5][6][7] Tamen la Howard and Moore Complete Checklist of the Birds of the World de jaro 2013 proponis malsaman alvenon kaj metis la du Kubajn paruliojn kune kun zeledono al familio Zeledoniidae.[8]

La nune akceptata familio Teretistridae enhavas du vidaspekte similajn kaj proksime parencajn speciojn:[9][10]

Bildo Scienca nomo Kutima nomo Arealo
Teretistris fernandinae (Lembeye, 1850) Flavkapa parulio
Teretistris fornsi Gundlach, 1858 Orientkuba parulio

Flavkapa parulio estas monotipa kaj ne havas konatajn subspeciojn. Por la Orientkuba parulio oni proponis en 2000 subspecion Teretistris fornsi turquinensis, priskribitan en ĉirkaŭaĵoj de monto Pico Turquino, en la sudo de la insulo.[7][8][10] Iuj aŭtoritatoj akceptis la subspecion,[6] la aliaj sugestas, ke pliaj esploroj estas bezonataj.[11]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (2002) “What is a wood-warbler? Molecular characterization of a monophyletic Parulidae”, The Auk 119 (3), p. 695. doi:[[doi:10.1642%2F0004-8038%282002%29119%5B0695%3AWIAWWM%5D2.0.CO%3B2|10.1642/0004-8038(2002)119[0695:WIAWWM]2.0.CO;2]]. 86287753. 
  2. New World Warblers (Parulidae). Handbook of the Birds of the World Alive. Lynx Edicions (2019). Alirita 14 February 2019 .
  3. 3,0 3,1 (March 2013) “Going to Extremes: Contrasting Rates of Diversification in a Recent Radiation of New World Passerine Birds”, Systematic Biology 62 (2), p. 298–320. doi:10.1093/sysbio/sys094. 
  4. 4,0 4,1 4,2 Cuban Warblers (Teretistridae). Handbook of the Birds of the World Alive. Lynx Edicions (2019). Alirita 14 February 2019 .
  5. 5,0 5,1 (2017) “Fifty-eighth supplement to the American Ornithological Society's”, The Auk 134 (3), p. 751–773. doi:10.1642/AUK-17-72.1. 
  6. 6,0 6,1 6,2 Enigmatic Oscines. World Bird List Version 8.2. International Ornithologists' Union (2019). Alirita 14 February 2019 .
  7. 7,0 7,1 7,2 The eBird/Clements checklist of birds of the world: v2018 (2018). Alirita 19 February 2019 .
  8. 8,0 8,1 The Howard and Moore Complete Checklist of the Birds of the World version 4.0 (Downloadable checklist) (2014). Arkivita el la originalo je 3 June 2020. Alirita 19 February 2019 .
  9. ITIS Report: Teretistris. Integrated Taxonomic Information System. Alirita 3 June 2012 .
  10. 10,0 10,1 (2000) “A new subspecies of Oriente Warbler Teretistris fornsi from Pico Turquino, Cuba, with ecological comments on the genus”, Cotinga 14, p. 88–93. 
  11. Oriente Warbler (Teretistris fornsi).. Handbook of the Birds of the World Alive. Lynx Edicions (2019). Alirita 17 February 2019 .