Teri Földi
Aspekto
Teri Földi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de januaro 1934 en Martonvásár |
Morto | 2-an de junio 2020 (86-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1951–1955) |
Familio | |
Edz(in)o | Tamás Vitray |
Infano | 1 |
Okupo | |
Okupo | voĉaktoro aktoro |
Teri Földi, laŭ hungarlingve kutima nomordo Földi Teri estas hungara aktorino, voĉoaktoro.
Teri Földi naskiĝis la 24-an de januaro 1934 en Martonvásár.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Teri Földi frekventis aktoran ĉeflernejon inter 1951-1955 en Budapeŝto, poste ŝi komencis sian aktoran karieron en Teatro Kisfaludy en Győr. Inter 1958–1964 ŝi apartenis al Nacia Teatro (Szeged), poste ŝi aktorludas en Budapeŝto. Ŝi ricevis 2 premiojn en 1963 kaj 1990.
Ŝiaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 18 kinejaj filmoj inter 1953-2007, ekzemple Esős vasárnap (Pluva dimanĉo), 1962
- 23 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj) inter 1964-2003, ekzemple Petőfi, 1981; Szomszédok (Najbaroj), 1987-1999
- diversaj teatraj roloj, ekzemple William Shakespeare: Hamleto - Ophelia; Somermeznokta sonĝo - Hermia; George Bernard Shaw: Pygmalion - Lizzie; Ferenc Molnár: Liliom (Lilio) - S-ino Hollunder
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Faye Dunaway, Jane Fonda, Annie Girardot, Lilli Palmer, ktp