Teritoria organizado de Kirgizio
Aspekto
La teritorio de Kirgizio estas administre dividata en 7 provincoj (областтар/oblasttar, singularo область/oblast) kaj du sendependaj urboj: La ĉefurbo, Biŝkeko, kaj ankaŭ la dua plej granda urbo, Oŝ, estas administre sendependaj urboj, kaj ambaŭ ankaŭ la ĉefurbo de provinco.
La provincoj estas:
- Provinco Batken (Batken)
- Provinco Ĉuj (Biŝkeko)
- Provinco Ĵalalabat (Ĵalalabat)
- Provinco Narin (Narin)
- Provinco Oŝ (Oŝ)
- Provinco Talas (Talas)
- Provinco Isik-Köl (Karakol)
Ĉiu provinco dividiĝas en distriktoj, administritaj de oficiroj nomumitaj de la registaro.
La aliaj notindaj urboj estas listigataj en la listo de urboj de Kirgizio.