Saltu al enhavo

The Bilestoad

El Vikipedio, la libera enciklopedio


The Bilestoad

Disvolvo Marc Goodman
Eldoninto Datamost
Dato de lanĉo 1982
Platformo Apple II
Ĝenro Interbatada videoludo
Ludomaniero unuludanta videoludo
vdr

The Bilestoad estas interbatada videoludo kreita de Marc Goodman (kreditita kiel "Mangrove Earthshoe") por la persona komputilo Apple II kaj eldonita de Datamost en 1982.

En The Bilestoad, ludantoj kontrolas "viandaĵojn", kiuj tranĉas kaj batalas per hakiloj kaj ŝildoj el supra perspektivo. La nomo devenas de la germanaj vortoj Beil (hakilo) kaj Tod (morto). La stranga literumo reflektas la ideon de Goodman pri estonta lingvo simila al nadsato en la romano A Clockwork Orange, en kiu la angla lingvo estis modifita per pruntoprenado de fremdaj vortoj.[1] Kvankam la ludo povas aspekti mezepoka, la manlibro klarigas ke la hakilbatalo estas estonta virtuala realeco, desegnita por redukti veran perforton.

Laŭ la aŭtoro, inspiroj por The Bilestoad inkludas la filmon Excalibur kaj Monty Python and the Holy Grail.[1]

Ludomaniero

[redakti | redakti fonton]

The Bilestoad permesas al homa ludanto batali kontraŭ komputil-kontrolita kontraŭulo aŭ alia homo. Eblas ankaŭ meti du robotojn kontraŭ unu la alian. Movado kaj batalado estas farataj per la klavaro, premante klavojn por svingi la hakilon aŭ ŝildon eksteren aŭ internen, aŭ por igi la gladiatoron turniĝi, halti aŭ marŝi. Ludantoj povas fortranĉi la ŝildon aŭ glavbrakon de siaj kontraŭuloj kaj mortigi ilin per senkapigo. Ludantoj devas progresi tra sinsekvaj niveloj, sukcese venkante sian kontraŭulon. La plej alta nivelo nomiĝas "Majstro".

La batalareo estas malgranda insulo, kies mapo aperas ĉe la dekstra flanko de la ekrano. Tra la tuta areno troviĝas diversaj objektoj, inkluzive de diskoj aspektante kiel Jino kaj Jango, sur kiuj ludantoj povas stari por akceli sian movadon, steloj kiuj transportas ludantojn al aliaj lokoj en la areno, kaj "vizaĝoj" kiuj permesas al ludantoj foriri de la nivelo. La ludo do ofertas pli strategian diversecon ol multaj aliaj interbatadaj videoludoj, permesante al la ludanto forkuri kaj esti persekutata ĉirkaŭ la insulo. La muzika fono komenciĝas per la komponaĵo Für Elise fare de Ludwig van Beethoven.

La komputilo Apple II ne havas enkonstruitan ton-generilon. Ĉiuj sonoj kaj muziko estas produktitaj per ŝaltado/malŝaltado de la laŭtparolilo je taŭgaj intervaloj, por generi la deziratan frekvencon. La integriĝo de muziko kun la ludo estis do impresa teknika atingo.[2]

Heredaĵo

[redakti | redakti fonton]

Meze de la 1990-aj jaroj, Marc Goodman publikigis demonstraĵon de nova versio de la ludo por Macintosh. Peter Akemann cetere citis The Bilestoad kiel ĉefan inspiron por sia propra ludo Die by the Sword.[3]

La fontkodo en asembla lingvo por The Bilestoad estis retrovita sur du 5.25-disketoj, savitaj el rubujo en Berkeley (Kalifornio) kaj aĉetitaj ĉe eBay de la prizorganto de la retejo apple2games.com en 2018.[4] Ĝi estis farita disponebla sur GitHub en 2019.[5]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Marc Goodman interview (1997).
  2. "GameTales: The Bilestoad", John Romero, Januaro 17, 2010
  3. "NG Alphas: Die by the Sword". Next Generation. No. 33. Imagine Media. September 1997. pp. 94–95.
  4. Developer Disks Retrieved From Dumpster, Purchased on eBay. Twitter.
  5. The Bilestoad source code.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]