Saltu al enhavo

The Cosmic Balance

El Vikipedio, la libera enciklopedio


The Cosmic Balance

Disvolvo Paul Murray[1]
Eldoninto Strategic Simulations
Dato de lanĉo 1982: 8-bita Atari, Apple II
1984: C64
Platformo Apple II, 8-bitaj Atari-komputiloj, Commodore 64
Ĝenro Laŭvica strategia videoludo
Ludomaniero unuludanta videoludo
vdr

The Cosmic Balance (esperante La Kosma Ekvilibro) estas laŭvica strategia videoludo desegnita de Paul Murray kaj publikigita en 1982 por Apple II kaj 8-bitaj Atari-komputiloj fare de Strategic Simulations (SSI). Poste ĝi estis adaptita al Commodore 64. Daŭrigo, Cosmic Balance II, ankaŭ desegnita de Paul Murray por SSI, aperis en 1983.

Ludomaniero

[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu videoludo estas komputila, laŭvica versio de taktika batal-simulado, tre simila al la tabulludo Star Fleet Battles. Dum Dum Star Fleet Battles estas eksplicite lokita en la universo de Star Trek, The Cosmic Balance ne estas. Tamen, la unua scenaro de la ludo videble rekreas renkontiĝon inter la kosmoŝipo Enterprise kaj la USS Reliant, samkiel en la filmo Star Trek II: The Wrath of Khan.

  • Malpezaj, pezaj, kaj sieĝaj faziloj
  • Malordigiloj
  • Fotonaj kaj plasmaj torpedoj
  • Malpezaj kaj pezaj dronoj
  • Ĉasaviadilaj eskadroj
  • Transportiloj

Krome, la ludanto povas difini la pafan kurbecon de ĉiuj rektfajraj armiloj (ju pli granda la kurbeco, des pli da spaco la armilo konsumas).

Batalo estas du-dimensia, sed anstataŭ uzo de ortogonala aŭ heksagona krado, la ludo uzas liberan moviĝon similan al iuj formoj de miniatura militludado. Kosmoŝipoj havas difinitajn rapidecon kaj direkton kaj moviĝas nur laŭ tiuj parametroj.

Ĉiuj renkontoj en la ludo okazas sub la limo de lumrapideco. Post dek vicoj, ludantoj havas la eblon aktivigi sian hiperspacan motoron kaj eskapi la scenaron. Ĉiu vico en la ludo reprezentas 16 sekundojn da tempo, kaj distancoj estas mezuritaj en unuoj nomataj lummejloj. Konvertiĝo de lummejloj al realmondaj unuoj ne estas donita.

La ludo simulas la unuan leĝon de Newton pri movo per tio, ke ŝipo konservos sian nunan rapidecon kaj direkton, krom se ĝi uzas energion por ŝanĝi ilin. La ludo simulas la duan leĝon de Newton, per tio, ke ju pli peza la ŝipo, des pli da energio necesas por akceli, malakceli aŭ manovri ĝin. Tamen, la ludo ne simulas la trian leĝon de Newton. Unue, ĉiu ŝipo havas sian unikan maksimuman rapidecon, kvankam ili ne havas limigon je la kvanto de karburaĵo, kiun ili portas tra la ludo. Due, post pasigado de pluraj vicoj atingante maksimuman rapidecon, en nur unu vico ŝipo povas turniĝi kaj fini la saman vicon vojaĝante en la kontraŭan direkton je maksimuma rapideco. La ludo havas absolutan fiksitan rapidec-limon, sed ĉi tio baziĝas sur limigo de la uzantinterfaco kaj ne rilatas al simulado de speciala relativeco.

Chris Smith recenzis la serion RapidFire Line de SSI en la 59-a eldono de The Space Gamer, kaj komentis, ke "ĉi tio estas norma ludo de stelŝipo-kontraŭ-stelŝipo batalo, kompleta kun faziloj, fotonoj, ECM, ŝildoj, kaj diversaj aliaj detaloj. La diferenco inter ĉi tiu ludo kaj iuj aliaj venas antaŭ la batalo : vi desegnas viajn proprajn ŝipojn."[2]

David Long recenzis la ludon por Computer Gaming World, kaj deklaris, ke "CB estas taktika simulado, kiu ludiĝas tre glate kaj, kiel antaŭe notite, preskaŭ tro rapide. La ŝipkonstruejo, la ebloj, kaj la nombro da scenaroj haveblaj konservos ĉi tiun ludon en uzo dum longa tempo. Dume, mi antaŭĝojas pri strategia galaksia konkera ludo, kiu havus la saman batalan interfacon."[3]

En enketo de 1992 pri sciencfikciaj videoludoj, Computer Gaming World donis al la titolo tri el kvin steloj, deklarante, ke ĝi kaj ties daŭrigo Cosmic Balance II "estis bonegaj produktoj en sia epoko".[4]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. The Giant List of Classic Game Programmers.
  2. (January 1983) “SSI's RapidFire Line: Featured Review”, The Space Gamer (59), p. 14–15. 
  3. Long, David (Jan–Feb 1983). "Cosmic Balance: Review and Analysis". Computer Gaming World. Vol. 1, no. 8. pp. 22–23.
  4. Brooks, M. Evan (November 1992). "Strategy & Wargames: The Future (2000-....)". Computer Gaming World. p. 99. Retrieved 4 July 2014.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]