Theodor-Neubauer-monumento
Theodor-Neubauer-monumento | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de decembro 1890 en Ermschwerd |
Morto | 5-an de februaro 1945 (54-jaraĝa) en Görden |
Mortokialo | Senkapigo |
Lingvoj | germana |
Loĝloko | Tabarz |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Evangelisches Ratsgymnasium Erfurt |
Memorigilo | |
Familio | |
Frat(in)o | Hermann Neubauer (en) |
Okupo | |
Okupo | politikisto historiisto rezistobatalanto |
La Theodor-Neubauer-monumento memoriganta la konatan viktimon de naziismo troviĝas ĉe la kampuso de la Universitato de Erfurto.
Historio de la monumento
[redakti | redakti fonton]La en 1965 inaŭgurita monumento estis farita de Walter Arnold kaj dediĉita al la nomdonanto de la Pedagogia altlernejo (hodiaŭ enkorpigita en la universitato). Por ĝi oni faris kampuson en 1952. Kontraŭe al multaj monumentoj pure politikaj - kaj grandparte forigitaj - memoro al Neubauer ankoraŭ hodiaŭ aktualas.
La persono
[redakti | redakti fonton]Theodor Neubauer (1890-1952) konsideritis modela pegadogo en GDR, laŭ kiu oni eĉ nomis la plej altan premion sur la kampo de pedagogio. Li estis necedema personeco kaj scienculo, kontraŭbatalanta la reĝimon de la nazioj. Jam kiel juna instruisto li engaĝiĝis por la urba historio kaj la temo de lia disertacio (1913) estis pri la socialaj kaj enkonomiaj kondiĉoj de Erfurto antaŭ la Reformacio. Kune kun sia mentoro kaj instruisto ĉe la Evangelia Konsilantargimnazio Johannes Biereye li estis unu el la plej eminentaj esplorintoj de la mezepoka historio de Erfurto. Tion atestas multo da publikaĵoj, parte eldonitaj nur postmorte.
Tamen Neubauer ne elektis vojon de klera burĝo, kiel la plejparto de siaj kolegoj. La kromnomita ruĝa doktoro ŝokis multajn post la Unua mondmilito pro sia politika vivovojo kaj eĉ membriĝis al la Komunista Partio de Germanio en 1920. Pro protestoj de gepatroj kaj disciplinaj problemoj li maldungitis kiel instruisto en 1920 en Prusio. En najbara Turingio li fariĝis en 1923 ministro de la Vajmara respubliko. Poste li aktivis kiel deputito kaj ĵurnalisto.
Post la potencakiroj de la nazioj en 1933 oni malliberigis lin, fine li estis en la koncentrejo Buchenwald. Li daŭre restis rezistanto kaj en januaro 1945 la Popola kortumo en Berlino kondamnis lin al morto. Ekzekuto estis en la 5-a de februaro 1945 en la pundomo Brandenburg.
Krom multaj memorigiloj komunismaj avertas pri la maljusteco ankaŭ la 96 tabuloj antaŭ la berlina Reichstag por la murditaj membroj de la Nacia asembleo de la juna respubliko.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Gertrud Glondajewski / Heinz Schumann: Die Neubauer-Poser-Gruppe. Dokumente und Materialien des illegalen antifaschistischen Kampfes (Thüringen 1939–1945). Dietz Verlag, Berlin 1957
- Franz Hammer: Theodor Neubauer. Aus seinem Leben. Dietz Verlag, Berlin 1967
- Sonja Müller: Theodor Neubauer. Volk und Wissen, Berlin 1971