Tibor Kenderesi
Tibor Kenderesi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de majo 1920 en Novi Sad |
Morto | 25-an de septembro 2011 (91-jaraĝa) en Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Tibor Kenderesi [kendereŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kenderesi Tibor estis hungara aktoro, voĉoaktoro.
Tibor Kenderesi[1][2] naskiĝis la 15-an de majo 1920 en Novi Sad (Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, nun en Serbio), li mortis la 25-an de septembro 2011 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Tibor Kenderesi apartenis al la hungara minoritato en la menciita reĝlando. Li komencis studi en maturiĝis en Akademio pri Teatro en Budapeŝto en 1938, sed pro la mondomilito li soldatiĝis, fine estis militkaptito. En 1951 li estis sendiploma aktoro en Nacia Teatro (Szeged) kaj post 2 jaroj li akiris diplomon en la altlernejo (iama menciita akademio). Lia ĉefinstruisto estis Endre Gellért. Ekde 1954 li apartenis al Teatro Gárdonyi Géza. Li apogis la hungaran revolucion, tial li estis en prizono 9 monatojn. Liberiĝinta li ludis en "vilaĝteatro" (1958-1960), Nacia Teatro (Pécs) (1960-1962), Teatro Petőfi (Veszprém) (1962-1981), Gaja Teatro (1981-2011). Li ricevis premiojn en 1990 kaj 2005. Li edziĝis dufoje pro vidviĝo kaj li havis idojn.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo - Theseus; Ösztövér
- La Dresado de la Megero - Baptista
- Kiel Plaĉas al Vi - Ádám
- Dekdua Nokto aŭ Epifanio : aŭ kiel vi volas - Malvolio
- Hamleto - aktorreĝo; Francisco
- Perditaj Amopenoj - Holofernes
- Othello - Brabantio
- Reĝo Lear - maljunulo
- Romeo kaj Julieta - apotekisto
- Rikardo la 3-a - ĉefepiskopo de York
- La komedio de eraroj - Aegeon
- Multa Bruo pri Nenio - Leonato
- Nikolaj Gogol: La Revizoro - Fjodor Andrejeviĉ Ljuljukov
- Anton Ĉeĥov: Ivanov - Gavrilla (lakeo)
- Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac - monaĥo
- József Katona: Bánk bán - Tiborc; Biberach
- Sándor Bródy: A tanítónő - luanto
- Imre Dobozy: La kaporalo kaj la aliaj (teatra adapto) - Krasznavölgyi; arbaristo
- Imre Kálmán: Csárdáskirálynő - ĉefprinco Ferdinánd
- Ferenc Lehár: A mosoly országa - Csang
- Pongrác Kacsóh: János vitéz - kampogardisto
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Vihar (1951)
- Patyolat akció (1965) – oficiro
- A szerelem határai (1973) – Szikora
- Eszterlánc (1985) – avo
- Élek és szeretlek benneteket (1998) – Milan
- Kanyaron túl (2002) – pastro
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Lindsay Anderson, Jeff Corey, Bruce Dern, Anthony Franciosa, Jim Henson, John Huston, Jon Lormer, John Mills, Mario Monicelli, Laurence Olivier, Jon Pertwee, Nicholas Ray, Lee Strasberg, Eli Wallach, Ian Wolfe[3]
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- A szívroham (1964) - Batkó
- Nincs többé férfi (1974) – Paĉjo
- Mentsük meg Bundert Boglárkától (1984) – pordisto
- Erdélyi dekameron (1995) – Domokos Körtvélyessy
- A Pál utcai fiúk (2003) – Anton
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun fotoj kaj videoj
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio