Saltu al enhavo

Timokrato de Rodoso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Τιμοκράτης ὁ Ῥόδιος
(453 a. K. - 395 a. K.)
La impeto de Timokrato instigis Tebon militi kontraŭ Sparton, komencante la Korintan Militon, kiu daŭris inter 395 a. K. kaj 387 a.K.
La impeto de Timokrato instigis Tebon militi kontraŭ Sparton, komencante la Korintan Militon, kiu daŭris inter 395 a. K. kaj 387 a.K.
Persona informo
Naskiĝo 453 a. K.
en Rodoso, Antikva Grekio
Morto 395 a. K.
en Rodoso, Antikva Grekio
Profesio
Okupo diplomato Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Timokrato de Rodoso estis greka diplomato serve de la persoj, kiu estis sendita de la persa satrapo Farnabazo la 2-a por dividi la financojn de la grekaj ŝtaturboj kaj provoki la malamikecon de Sparto. Timokrato vizitis Atenon, Tebon, Korinton kaj Argoson. Li instigis Tebon provoki Sparton en militon, komencante la Korintan Militon, kiu daŭris el 395 ĝis 387 a.K. La Milito de Korinto estis finita nur post 8 jarojn per la Paco de Antalcido, promulgita de Artakserkso la 2-a.

La ĉefcelo de la misio de Timokrato, kiu estis bonsukcesa, estis devigi la retiron de la sparta reĝo Agezilao kaj lia armeo de Ionio. La sukceso de la misio de Timokrato estis la bazo de la fama deklaro de Plutarko, "mil persaj pafarkistoj forpelis Agizelaon el Azio." farante referencon al la pafarkisto kiu estis stampita sur persaj oraj moneroj.[1]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. La nuna artikolo estis tradukita surbaze de kelkaj Vikipediaj dokumentoj.