Diono de Sirakuzo
Δίων ὁ Συρακόσιος (408 a. K. - 354 a. K.) | ||
---|---|---|
Diono prezentas Platonon al Dionizo la 1-a, anonima pentraĵo, 1876
| ||
Persona informo | ||
Δίων | ||
Naskiĝo | 408 a. K. en Sirakuzo, Granda Grekio, nuna Sicilio, Italio | |
Morto | 354 a. K. en Sirakuzo, Granda Grekio, nuna Sicilio, Italio | |
Mortis per | Pikvundo vd | |
Lingvoj | antikva greka vd | |
Alma mater | Akademio de Platono | |
Familio | ||
Patro | Hipparinus (en) vd | |
Edz(in)o | Arete of Syracuse (en) vd | |
Infanoj | Megacles of Siracusa (en) , Hipparinus (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | politikisto tirano vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Diono de Sirakuzo estis filozofo, ŝtatestro kaj tirano de Sirakuzo kiu regis inter 357 a. K. kaj 354 a. K. Li estis filo de Hiparino (385 a. K. - 351 a. K.) kaj havis fratinon, kies nomo estis Aristomako kaj pli maljuna frato, Megaklo. Ĉirkaŭ la jaro 375 a. K. li edziĝis al sia nevino, Areta, filino de Dionizo la Maljuna kaj lia edzino Aristomaka. El ĉi tiu kuniĝo ili havis du infanojn.
Dum sia unua vizito de Platono en Sirakuzo (388 a.K.), Dionizo la 1-a tute falis sub la sorĉon de la filozofo kaj restis lia entuziasma admiranto por la resto de sia vivo. Kiam Dionizo la Juna en 367 a.K. sukcedis sian forpasintan patron, Diono ankaŭ provis ekzerci favoran influon sur la politiko de la juna tirano per siaj valoraj konsiloj. Tiucele li invitis Platonon al Sirakuzo por je la dua fojo meti siajn politikajn teoriojn en praktikon. Tamen, la politika eksperimento estis kondamnita al fiasko: Diono mem falis en malhonoron post kverelo kaj estis ekzilita, kaj Platono forlasis Sirakuzon seniluziigita.
Dum sia ekzilo, Diono vizitis Atenon, Sparton, kaj multajn aliajn urbojn en la greka patrujo. En 360 a.K. li havis novan renkontiĝon en Olimpio kun Platono, kiu estis ĵus reveninta el sia tria vojaĝo al Sirakuzo. Per tio li eksciis, ke li ne plu povas atendi ion bonan de Dionizo la Juna. Diono tiam decidis reveni al sia hejmurbo. Kaj li sukcesis, en la aŭtuno de 357 a.K. fakte, ankaŭ okupi Sirakuzon kun la subteno de malgranda armeo de lojaluloj. Li estis akceptita kiel liberiganto de la loĝantaro. Dionizo fortikigis sin sur la insulo Ortigia, kie li vivis ĝis la fino de 355 a.K. Li tiam rifuĝis en Lokrion.
Diono nur postvivis sian sukceson por mallonga tempo. Por konservi kontrolon de siaj politikaj kontraŭuloj, li baldaŭ estis devigita agi kiel tirano. En 354 a.K. li estis perfidita kaj ekzekutita laŭ la ordoj de Kalipo de Sirakuzo, supozebla amiko.[1]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Timokrato de Rodoso (453 a. K. - 395 a. K.) persa satrapo
- Filisto de Sirakuzo (432 a. K. - 356 a. K.)
- Dionizo la 1-a (430 a. K. - 367 a. K.)
- Speŭzipo (407 a. K. - 339 a. K.)
- Timonides Leucadius (395 a. K. - 337 a. K.)
- Kalipo de Sirakuzo (390 a. K. - 352 a. K.)
- Heraklides Pontikos (390 a. K. - 310 a. K.)
- Franz Wolfgang Ullrich (1795-1880) germana klasika filologo kaj gimnazia instruisto
- Hiketo (387 a. K. - 338 a. K.) tirano de Lentini (Italio)
- Nizeo (Sirakuzo) (385 a. K. - 346 a. K.) tirano de Sirakuzo
- Apolokrato (375 a. K. - 347 a. K.) filo de Dionizo la 2-a
- Cornelĭus Nepos (100 a. K. - 25 a. K.)
- Eduard Meyer (1855-1930) germana historiisto
- Helmut Berve (1896-1979) germana historiisto