Saltu al enhavo

Tisaferno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tisaferno
(445 a. K. - 395 a. K.)
Ciro la 2-a kontraŭbatalis la subtenantojn de Tisaferno, kiu gvidis rezistan movadon en la suda Ionio.
Ciro la 2-a kontraŭbatalis la subtenantojn de Tisaferno, kiu gvidis rezistan movadon en la suda Ionio.
Persona informo
Naskiĝo 445 a. K.
en Colossae, Frigio, Malgrandazio
Morto 395 a. K.
en Colossae, Frigio, Malgrandazio
Familio
Dinastio Hydarnids vd
Patro Hidarnes III (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Teritouchmes (en) Traduki kaj Stateira (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tisaferno estis persa komandanto kaj ŝtatestro, satrapo de Lidio kaj Ionio.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Lia vivo estas ĉefe raportita de Tucidido kaj Ksenofono. Laŭ Ktezio, li estis filo de Hidarno la 3-a el la Aĥmenida Imperio, kaj do, pranepo de Hidarno la Maljuna, unu el la ses konspirintoj kiuj apogis la surtronigon de Dario la Granda (522 a. K.) kontraŭ la uzurpinto Gaŭmato. Tisaferno apartenis do al la plej alta persa nobelaro.[1]

Lidio kaj Kario estis en stato de tumulto pro la ribelo de la antaŭa satrapo, Pissuthnes, kontraŭ reĝo Dario la 2-a Nothus. Tisaferno instigis ribelon inter la grekaj solduloj de Pissuthnes kaj sukcesis igi lin arestita. Kiel rekompenco, Tisaferno fariĝis satrapo ĉ. 415 a.K. Dum la Peloponeza milito (427-404 a.K.) Tisaferno-strategio estis konservi la du militantajn grekajn ŝtatojn en ekvilibro. Post konsentado sendi la pers-fenician mararmeon por helpi la spartanojn, Tisaferno poste rifuzis, tiel igante Sparton malamiko. Tiu strategio ne estis aprezita fare de la reĝo Dario kaj la Reĝino Parysatis, kiuj faris sian duan filon Ciro la 2-a, satrapo de Lidio kaj Kapadokio. Li devis okupiĝi pri senkondiĉan por-spartan politikon. Tisaferno restis satrapo de Kario.

Regiono de Astira, urbo kie Tisaferno kojnigis kvin monerojn.

En April 404 a.K. reĝo Dario mortis, kaj Artaxerxes II Mnemon (404-358 a.K.) estis surtronigita ĉe Pasargado. Ciro decidis ribeli, kaj en 401 a.K. lia armeo estis preta. Dume, Tisaferno aliĝis al sia reĝo. Dum la batalo ĉe Kunaŝa (norde de Babilono), li ludis gravan rolon kaj kvankam la grekaj solduloj de Ciro estis venkaj, la uzurpanto estis mortigita. Kiel rekompenco por savado de la trono de Artakserkso, Tisaferno estis permesita edziĝi kun la filino de la reĝo kaj renomumita kiel satrapo de Lidio en 400 a.K. Dum la venontaj jaroj, Tisaferno estis okupita pri milito kontraŭ la spartanoj, kiuj invadis Azion por liberigi la grekajn urbojn kiujn iam ili iam estis negociintaj.

La unua el iliaj atakoj estis ordonita fare de Thibron, kiu marŝis laŭ la marbordo ĝis li atingis Efeson (399 a.K.). La celo de tiu kampanjo estis devigi Tisafernon malfermi intertraktadojn. Li rifuzis, kaj Thibron estis revokita kaj anstataŭigita per Dercylidas. Tisaferno tiam unuiĝis kun la satrapo de Dardanela Frigio, Farnabazo la 2-a, kaj ili finis armisticon kun la spartana armeo en 397 a.K. Tamen, la persa reĝo duobligis la pacnegocadojn, kaj la spartana reĝo Agezilao la 2-a, decide venkis Tisafernon en la najbareco de Sardeso en 395 a.K.

Tisaferno ricevis inviton de kortegano nomita Titraŭste, kiu petis lin veni al urbo nomata Colossae. Ĉi tie, Tisaferno estis mortigita. La reĝo Artakserkso eble volis pardoni lin, sed reĝino-patrino Parysatis persvadis lin ekzekuti la viron kiu detruis ŝian filon Ciron.

Tisaferno estis unu el la plej lojalaj servistoj de la persa reĝo, vera nobelo. Tamen, dum lia servo, li faris du malamikojn: Sparton kaj Parysatis. Finfine, ili venkobatis lin kaj la reĝo faris nenion por protekti la viron al kiu li ŝuldis sian tronon.


Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]