Saltu al enhavo

Torrecilla de la Abadesa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Torrecilla de la Abadesa
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47114
Demografio
Loĝantaro 253  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 29′ N, 5° 5′ U (mapo)41.485-5.0891666666667Koordinatoj: 41° 29′ N, 5° 5′ U (mapo) [+]
Alto 686 m [+]
Areo 26 km² (2 600 ha) [+]
Torrecilla de la Abadesa (Provinco Valadolido)
Torrecilla de la Abadesa (Provinco Valadolido)
DEC
Situo de Torrecilla de la Abadesa
Torrecilla de la Abadesa (Hispanio)
Torrecilla de la Abadesa (Hispanio)
DEC
Situo de Torrecilla de la Abadesa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torrecilla de la Abadesa [+]
vdr

Torrecilla de la Abadesa [toreZIlla delabaDEsa] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Vintero (Tero de Vino, en hispana Tierra del Vino) en la sudokcidento de la provinco. Torrecilla de la Abadesa estas komprenebla etimologie kiel Tureto de la Abatino alude al tiu de la Monaĥejo de Sankta Klara de Tordesillas, posedanto de ties teroj ĝis 1868, kiam ĝi revenis al la stato post la tiujara revolucio.

Torrecilla de la Abadesa en la provinco Valadolido.
La Vintero de la provinco Valadolido, oranĝe, sudokcidente.
Ermitejo.
Brikkota kabano.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 26,99 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 270 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono. Ĝi distas 40 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj trapasata de la rivero Doŭro; ĝi disiĝas en du samgrandaj partoj, separataj per eksklavo apartenanta al la municipa teritorio de Tordesillas.

Estas restaĵoj de romianoj. En Mezepoko okazis reloĝado eble ĉirkaŭ la 9-a jarcento. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.

Estas industrio de ceramiko dum la 16-a al 18-a jarcentoj. Oni fabrikis tegolojn kaj brikojn.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, kaj beto) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de la lastaj jaroj de la 16-a-17-a jarcentoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]