Torso
Aspekto

Torso (el la latina tursus kaj la greka thyrsos, signifante ambaŭ trunko, stumpo) estas la supra parto de la homa korpo, ampleksanta la ŝultrojn kaj bruston (laŭ PIV 2005).

En la arto torso signifas ankaŭ skulptaĵon prezentantan homan trunkon, sen kapo nek brakoj. [1]
Laŭ Francisko Azorín torso estas Skulptaĵo, prezentanta homan trunkon.[2] Li indikas etimologion el la greka tirsos (trunko sen branĉoj)[3]
Famaj torsoj:
- La Torso de Belvedero (ankaŭ Torso de Herkuleso) de Apolonioso de Ateno, 1-a jarcento a.K. - de Mikelanĝelo kaj Johann Joachim Winckelmann admirata antikva statuo el la Vatikanaj muzeoj
- Torso de juna virino de Auguste Rodin, 1909
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ PIV 2005
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 202.
- ↑ Azorín, samloke.
|