Tramtransporto en Berno (germaneStrassenbahn Bern, franceTramway de Berne) estas reto de tramoj formantaj parton de la publika transportsistemo en Berno, la ĉefurbo de Svislando. Funkcianta ekde 1890, ĝi nuntempe havas kvin liniojn, el kiuj unu asimilas la fervojan linion Bern–Worb Dorf.