Tramtransporto en Chemnitz
Aspekto
Tramtransporto en Chemnitz | |
---|---|
Tramo Škoda 35T | |
tramtransporto | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Chemnitz Germanio |
Transportsistema speco | tramo |
Komenco de trafiko | 1893 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 34,0 km |
Nombro de linioj | 5 (CVAG) + 4 (CBC) |
Nombro de stacioj | 59 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 435 mm |
Transportisto | CVAG, City-Bahn Chemnitz |
Tramtransporto en Chemnitz (germane Straßenbahn Chemnitz) estas parto de la fervoj-bazita loka publika transporto en urbo Chemnitz en Saksio. La posedanto de la infrastrukturo estas "Chemnitzer Verkehrs-Aktiengesellschaft" (CVAG), kiu ankaŭ funkciigas enurbajn bustransportojn. Specialaĵo estas la ligo de la tramreto kun la fervojaj vojoj al la ĉirkaŭaĵo laŭ la tiel nomita Chemnitz-modelo. La unua tiaspeca ligo estis establita en 2002 en Altchemnitz kun la fervoja linio al Stollberg, sekvita en 2016 per la ligo al la fervojreto ĉe la ĉefstacidomo. Aktuale en 2020, kvin urbaj linioj CVAG kaj kvar linioj City-Bahn Chemnitz al la ĉirkaŭaj regionoj funkcias per la tramreto de Chemnitz.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (CVAG) (germane)
- Oficiala retejo (CBC) (germane)
- Oficiala retejo (VMS) (germane/angle)
- UrbanRail.Net