Saltu al enhavo

Trancoso (Guarda)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Trancoso kaj Trancoso (stacidomo).
Trancoso
urbo de Portugalio • municipo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 6420
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 878  (2011) [+]
Loĝdenso 27 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 47′ N, 7° 21′ U (mapo)40.7833-7.35 [+]
Areo 362 km² (36 200 ha) [+]
Horzono Okcidenteŭropa Tempo [+]
Trancoso (Portugalio)
Trancoso (Portugalio)
DEC
Situo de Trancoso

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Trancoso [+]
vdr

Trancoso estas portugala urbeto kun ĉirkaŭ 3 420 loĝantoj, apartenanta al la Distrikto Guarda, en la antaŭa provinco de Beira Alta, kaj nuntempe inkludita en la subregiono Beira Interior Norte de la Centra regiono sur altebenaĵo en kiu la plej alta punkto estas je 939 m de altitudo.

Ĝi estas la sidejo de la municipo Trancoso, kun 361,52 km² de areo kaj 9 878 loĝantoj (2011), subdividita en 21 fregezioj. La municipa teritorio limas norde kun Penedono, nordoriente kun Mêda, oriente kun Pinhel, sude kun Celorico da Beira, sudokcidente kun Fornos de Algodres, okcidente kun Aguiar da Beira kaj nordokcidente kun Sernancelhe.

Trancoso estas unu de malmultaj municipoj de Portugalio teritorie dispartita, en kiu unu el ties fregezioj (Guilheiro) estas apartigita disde la cetero de la municipo per mallarĝa zono de teritorio apartenanta al la fregezio Arnas, de la municipo Sernancelhe; ĉar tiu lasta municipo apartenas al la distrikto Viseu, tiu fakto faras teritorie dispartigita la Distrikton Guarda (pro ekzisto de eksklavo), kreante enklavon en la interno de la distrikto Viseu, unika kazo en Portugalio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kastelo de Trancoso.

La areo jam estis loĝata en prahistoria epoko (proksima rokarto), en la epoko de kastrumoj kaj dum la Romia Imperio. De visigotoj kaj islamanoj ne estas tiom da restaĵoj.

En la Mezepoko la kastelo plenumis defendajn celojn. Proksime okazis la bataloj de Trancoso kaj Alĵubaroto (1385). En tiu epoko ekzistis ankaŭ grava komunumo de judoj, kiu posedis eĉ apartan kvartalon.

La kastelo ludis gravajn rolojn ankaŭ en la milito kontraŭ francoj kiel rezidejo por trupoj de la brita generalo William Carr Beresford (1809).

La loĝantaro de la municipo atingis pli ol 20 000 loĝantoj en la 1950-aj jaroj, sed poste malpliiĝis pro elmigrado ĝis ĉirkaŭ 8 000; tio estas, oni perdis multe pli ol duonon.

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Trancoso havas la jenajn fregeziojn:

Fregezioj de la municipo Trancoso.
  • Aldeia Nova
  • Castanheira
  • Cogula
  • Cótimos
  • Fiães
  • Freches e Torres
  • Granja
  • Guilheiro (eksklavo)
  • Moimentinha
  • Moreira de Rei
  • Palhais
  • Póvoa do Concelho
  • Reboleiro
  • Rio de Mel
  • Tamanhos
  • Torre do Terrenho, Sebadelhe da Serra e Terrenho
  • Trancoso (São Pedro e Santa Maria) e Souto Maior
  • Valdujo
  • Vale do Seixo e Vila Garcia
  • Vila Franca das Naves e Feital
  • Vilares e Carnicães

Estas jenaj loĝlokoj: À-dos-Ferreiros (Cótimos), Aldeia de Santo Inácio (São Pedro), Ameal (São Pedro), Avelal (São Pedro); Boco (Santa Maria), Broca (Vilares), Carigas (Vale do Seixo), Castaíde (Santa Maria), Courelas (São Pedro), Dominga Chã (Granja), Falachos (Tamanhos), Freixial (Vila Garcia), Garcia Joanes (Feital), Maçal da Ribeira (Vilares), Miguel Choco (Santa Maria), Moitas (Valdujo), Montes (Santa Maria), Quintã do Cabeço (Valdujo), Quintã do Curral (Valdujo), Quintã da Igreja (Valdujo), Ribeira do Freixo (Vale do Seixo), Rio de Moinhos (Santa Maria), São Martinho (São Pedro), Sintrão (Santa Maria), Vale de Mouro (Tamanhos), Venda do Cepo (Santa Maria) kaj Vendinha (Granja).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kastelo, muregoj, pilorio kaj pordego de Trancoso.
  • Preĝejo de Santa Petro
  • Kastelo, preĝejo kaj pilorio de Moreira de Rei
  • Pilorio de Guilheiro
  • Enrokaj tomboj en Santa Maria kaj Moreira de Rei
  • Preĝejoj, kapeloj, blazondomoj
  • Juda kvartalo kun Casa do Gato Negro (Domo de nigra kato), Interpretejo Isaac Cardoso, Markiloj de la Juda Kvartalo de Trancoso kaj judaj restaĵoj en Cótimos

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Panoramo de la Placo D. Dinis - 2015
Panoramo de la Placo D. Dinis - 2015

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Trancoso en la portugala Vikipedio.