Translokado de la Romanov-familio de Tobolsko al Jekaterinburgo
Translokado de la Romanov-familio de Tobolsko al Jekaterinburgo okazis en aprilo kaj majo 1918, post ilia ekzilo en Tobolsko, kaj finiĝis mortpafitaj en Jekaterinburgo en la domo de Ipatjev.
Antaŭhistorio
[redakti | redakti fonton]La 1-an de aprilo 1918 prezidio de la Tut-Rusia Centra Ekzekutiva Komitato (TCEK) ordonis[1]:
|
Sed jam la 6-an de aprilo la sama prezidio ŝanĝas sian ordonon[1]:
|
Plenumi la taskon prezidanto de la TCEK Jakov Sverdlov ordonis al komisaro Vasilij Jakovlev. Li rememoris poste ke Sverdlov petis lin krei formi laŭplaĉe taĉmenton kaj veturi en speciala trajno al Tobolsko por forpreni la Romanov-familion kaj transloki ilin, kiel unua paŝo, al Uralo. Li promesis la plej altajn rajtojn, inkluzive la mandaton subskribitan de Lenin kaj li, kaj rajton mortpafi pro neplenumo de liaj ordonoj. Kun la mandato Jakovlev ricevis ankaŭ leterojn de Sverdlov adresitajn al prezidanto de la Omska Soveto Kosarev, al Urala Soveto kaj Tobolska Soveto. La mandato ne havis menciojn pri la eks-caro aŭ Tobolsko por ne diskonigi la sekretajn informojn. Sverdlov substrekis ke la Romanov-familio devos esti alportita viva. Li avertis ke antaŭaj provoj forpreni ilin el Tobolsko fiaskis[2].
|
En letero adresita al la Urala Soveto, Sverdlov memorigis ke la afero jam estis priparolita kun ili per telefono kaj nun Jakovlev alportos al Jekaterinburgo la eks-caron, kiun ili rajtos meti al iu domo aŭ prizono, laŭplaĉe[3].
|
La 22-an de aprilo Jakovlev venis al Tobolsko, pri kio tuj eksciis la eks-cara familio. Pierre Gilliard rememoris ĉies streĉitecon kaj Nikolao skribis ke pro timo de priserĉado la infanoj bruligis ĉiujn siajn leterojn kaj Maria kaj Anstasia eĉ siajn taglibrojn[4]. Sekvan tagon li esploris la guberniestran domon kaj demandis la komandanton, ĉu la Romanovoj havas grandan bagaĝon. La 24-an de aprilo Pierre Gilliard skribis en taglibro: "Ĉiuj estas tre emociiĝintaj, ni ne scias kio estas intencoj de Jakovlev. Ĉu li venis por forporti nin?". La 25-an de aprilo je la 15-a horo li anoncis forveturon[5].
Jakovlev sukcesis forigi unue la taĉmenton de Omsko, poste tiun de Jekaterinburgo kaj interkonsenti kun la gardistaro, kies reprezentantoj estis integritaj je lia "taĉmento de speciala destino" (ruse отряд специального назначения). Aleksandr Beloborodov kaj Filipp Goloŝĉjokin subtenis lin, sendinte la 21-an de aprilo al Tobolsko telegramon en kiu ili minacis "pro la plej eta rezisto kaj malobeo al la ordonoj de Jakovlev sendi artilerion kaj senkompate malaperigi la neston de la kontraŭrevolucio" (ruse за малейшее сопротивление и неподчинение распоряжениям Яковлева направить артиллерию и беспощадно снести гнездо контрреволюции)[6].
La 25-an de aprilo Jakovlev decidis ke la familio estos forportata en du etapoj, ĉar Aleksej malsaniĝis kaj estis netransportebla. La 25-an de aprilo frumatene Nikolao, Aleksandra Fjodorovna kaj Maria ekveturis al Tjumeno. La Siberia landvojo estis kotoplena pro pluvoj. Apud vilaĝo Ijevlevo ka ĉe pramejo okazis konflikto kun taĉmento de Ruĝa Gvardio subestre de Busjackij, dezirinta forpreni la eks-caron, kaj nur lastmomente oni preventis la batalon[7].
La 27-an de aprilo je 21-30 ili venis al Tjumeno. La imperiestrino skribis al la infanoj ke la veturo estis tre pena kaj doloriga[8]:
|
La 29-an de aprilo iliaj parencoj en Tobolsko eksciis ke ili ekveturis de Tjumeno per fervojo al nekonata direkto. La 2-an de majo informoj plu mankis, do oni nur supozis ke ili jam povus esti en Moskvo[8]. Sekvan tagon venis telegramo, informinta ke ili estas haltigitaj en Jekaterinburgo, kio kaŭzis ŝokon kaj nekomprenon inter la parencoj kaj proksimuloj. La unua letero el Jekaterinburgo venis la 7-an de majo[9].
En Tjumeno okazis kvinhoraj telefonaj intertraktoj de Jakovlev kaj Sverdlov dum kiuj la komisaro petis bridi la Uralajn taĉmentojn aŭ ŝanĝi la itineron, ĉar reprezentantoj de Jekaterinburgo plurfoje provis forpreni de li la Romanov-familion, rekte dirante ke ili deziras mortigi lin kaj minacante mortigi ankaŭ lin se malhelpos tion[10].
|
Fine Sverdlov ordonis al li veturi al Omsko kaj tie veni al la prezidanto de la Omska Soveto Vladimir Kosarev. Ĉio devis okazi sekrete[11].
Ŝanĝo de la itinero kolerigis bolŝevistojn de Jekaterinburgo. Jakovlev estis deklarita "eksterleĝulo" (ruse вне закона), tuj arestenda, al ĉiuj fervojstacioj estis senditaj telegramoj kun ordono aresti lin. La 4-a Urala Provinca Konferenco de RKP(b) aprobis respektivan rezolucion[12]:
|
La 28-an de aprilo okazis telefonaj interparoloj inter Lenin kaj Jekaterinburgo, de la 18-a horo ĝi 18-50 kaj de 21-30 ĝis 23-50. Fine Jakovlev turnis reen kaj alportis la Romanovojn al Jekaterinburgo. La 30-an de aprilo li transdonis ilin al la prezidanto de la Urala Provinca Ekzekutiva Komitato Aleksandr Beloborodov, ricevinte konfirman dokumenton[13].
Nikolao registris en sia taglibro, ke la trajno venis al Jekaterinburgo je 8-40, sed la altrajniĝo okazis post longa prokrasto — tri horojn okazis "forta malkonsento inter la lokanoj kaj niaj komisaroj" (ruse происходило сильное брожение между здешними и нашими комиссарами), post kio la trajno estis venigita al varostacio kie post 1,5-hora atendado ili eltrajniĝis, enaŭtiĝis kaj ekveturis al la domo de Ipatjev, kiun li priskribis kiel bonan kaj puran[14]. Beloborodov en telegramo, sendita al Lenin kaj Sverdlov, konfirmis ke je la 11-a horo li transprenis de Jakovlev Nikolaon, Aleksandra Fjodorovna kaj Maria, kaj lokis ilin je la gardata domo[15].
El Jekaterinburgo la Romanovoj korespondis al siaj parencoj kaj akompanantoj en Tobolsko. Pierre Gilliard agnoskis poste ke la eks-carino tre singarde sugestis preni ĉiujn juvelojn, sed tre singarde, pro kio plejparto de la juveloj estis enkudritaj je la vestoj de la filinoj[16].
La dua transporto
[redakti | redakti fonton]La 6-an de majo prezidanto de loka soveto Pavel Ĥoĥrjakov venis al la guberniestra domo kaj komenciĝis pakado de la bagaĝo. Li revenis plurfoje[17].
La 20-an de majo je la 15-horo el Tobolsko eknavigaciis vaporŝipo "Rus", gardata de latva taĉmento. Sur ĝi veturis Aleksej, Olga, Tatjana kaj Anastasia Romanovoj, kaj 26 akompanantoj kaj servistoj. La ĉambristo Volkov rememoris ke poste ke la soldatoj laŭvoje miskondutis, pafante birdojn kaj simple ien ajn per fusiloj kaj eĉ mitralo. La 23-an de majo je la 2-a nokte ili venis per trajno al Jekaterinburgo, kie ilin transprenis Beloborodov. Ĉirkaŭ la 8-a matene venis kaleŝoj, forportintaj la knabinojn, Aleksej kun lia servisto Nagornij, kaj doktoron Derevenko[18]. Ili estis setlitaj en la sama domo de Ipatjev, kien el la servistoj estis enlasitaj nur kuiristo Ĥaritonov kaj lia nevo Sednev. Ankaŭ mebloj ne venis, do la knabinoj dormis surplanke kaj Aleksej sur lito de Maria. Al Pierre Gilliard kaj Sydney Gibbes kiel eksterlandanoj estis ordonite forlasi Rusion. La akompanantoj kaj servistoj estis lokitaj en malliberejo kaj plimulto el ili estis baldaŭ mortpafitaj[19].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Abdiko de Nikolao la 2-a
- Aresto de la Romanov-familio en Carskoje Selo
- Ekzilo de la Romanov-familio en Tobolsko
- Mortpafo de la Romanov-familio
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 95. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 97–98. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 98–99. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 99–100. ISBN = 9785912151620.
- ↑ (2018) Громова А. В.: Тобольский дневник Пьера Жильяра, воспитателя Цесаревича (январь — май 1918 года), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 50. ISBN = 9785912151668.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 100–101. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 101. ISBN = 9785912151620.
- ↑ 8,0 8,1 (2018) Громова А. В.: Тобольский дневник Пьера Жильяра, воспитателя Цесаревича (январь — май 1918 года), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 51. ISBN = 9785912151668.
- ↑ (2018) Громова А. В.: Тобольский дневник Пьера Жильяра, воспитателя Цесаревича (январь — май 1918 года), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 52. ISBN = 9785912151668.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 102–103. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 103. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 104. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 104–105. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 106. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 107. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 114. ISBN = 9785912151620.
- ↑ (2018) Громова А. В.: Тобольский дневник Пьера Жильяра, воспитателя Цесаревича (январь — май 1918 года), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 52–53. ISBN = 9785912151668.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 118. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse), p. 119–122. ISBN = 9785912151620.