Tridek jarojn en la Ora Nordo[1] estas libro verkita laŭ la rakontado de Jan Welzl, ĉeĥo, kiu pasigis 30 jarojn en la arkta regiono, akiris konsiderindan havaĵon kaj fariĝis eskimestro. La 314-paĝa dokumento estas tradukita el la ĉeĥa kaj eldonita de Moraviaj Esperanto-Pioniroj el Olomouc en la jaro 1931.
„ Jen vera majstroverko por la Esperanta. biblioteko. Ĝi estas absorbe interesa rakonto pri la vojaĝoj kaj aventuroj de vagema ĉeĥo Jan Welzl, simpla bonkora seruristo, kiu, forlasinte sian hejmon en Norda Moravio, brave frontis la severan klimaton de Siberio, Alasko, Nova Siberio, kaj diversaj insuloj de la arkta maro, kaj, jen per helpo de ĉevaleto kaj ĉaro, jen per glitveturilo trenata de boacoj aŭ hundoj, jen per memfarita floso sur rapidaj riveroj, veturis sola de loko al loko. La verko estas plena de interesegaj spertoj pri kaptado de balenoj, ĉasado de
pelthavaj bestoj, komercado kun orfosistoj, k.t.p. Kia homo ! Kiu povas miri, ke li famiĝis tra la tuta regiono de la supro de la mondo, kaj ke oni elektis lin ĉefjuĝisto de Norda Siberio. Kiel solloĝanto sur dezerta insulo, kie la termometro registras pli ol 60 gradoj de frosto, li meritas stari kun Robinson Kruso en la galerio de knabaj herooj. Plej valora estas la fidela kaj detala priskribo de la moroj kaj kutimoj de la Eskimoj: efektive la nuda vero estas prezentata per tiaj malkaŝaj vortoj, kiajn oni ne trovus en angla tradukaĵo. Strange estas, ke hodiaŭ, en la jaroj de sia maljuneco, Jan Welzl efektive ne plu scias iun el la multaj lingvoj, kiujn li devis uzi dum sia migrado. Oni aklamas lin la plej aventura ĉeĥo—certe oni povas kalkuli lin unu el la plej grandaj aventuristoj de la mondo. Ni kore dankas al la tradukintoj, S-roj Bedrich Golombek kaj Edvard Valenta, pro tre valora pliriĉigo de nia Esperanta literaturo, kiu liveros al la legonto multajn horojn da vera plezuro. ”
„ Tiu raporto de morava seruristo, kiu vojaĝas norden al Nova Siberio kaj Alaska kaj fine fariĝas estro de „sia“ insulo, certe estas io tute nova por Esperantujo, kvazaŭ la unua numero de Esperanta Kolekto „La vivo rakontas“. Precipe interesas nin la priskriboj de balenkaptado kaj orfosado, la aventuroj, per kiuj Welzl akiris siajn kromnomojn „Bear-eater“ (ursmanĝanto) kaj „Arkta Bismarko“ kaj la ĉapitroj rilate la vivmanieron, la kredon kaj la leĝojn de la Eskimo-gentoj. Tre ege kortuŝos la legintojn la tragedio de la ne civilizita eskimino. Tre laŭdinda estas la aldono de geografia karto de la arktaj regionoj. La „post“-parolo klariganta la estiĝon de la libro montras, ke la kuraĝa kaj verema estro de Nova Siberio post sia reveno en civilizitan landon ree estas la senĝena, neproblematika homo, kiu li estis antaŭe.
La plej rimarkinda lingva eco de la verko estas la tro-uzado de la sufikso „-ad“. La disigon de la silaboj laŭ la elementoj oni certe aprobos, sed neniel la disigojn bedaŭri, verŝ-ajne, dev-eni. La eldonantoj sendube ankaŭ bone konas la germanan lingvon, ĉar kelkaj el iliaj esprimoj preskaŭ estas germanismoj. Mi mencias: Vi sidas en kaĉo (73), movoplenaj tagoj (90), pendigi la buŝon sur la hokon (107), la afero (aĵo) brulas (123), enbati najlon (138), fari (formi) akvofalon (139), nur ke (krom ke) (141), malrektvojo (Umweg) (152), vet’ prezo (premio) (214), mort’ peli > totheizen (215), pretloki—bereitstellen (47), pramalnova (— maljunega!) gardisto (275) kaj precipe: mi faras la fenestron malfermita (311). Maloftajn vortojn kiel: kajuzo, Herkula pulo, gulo ktp. oni klarigu sub la teksto. Liston de dubaj formoj kun korektoj mi aldonas, por tiom ampleksa verko gi eĉ ne estas longa (kvankam ne kompleta): pĝ. 10 kromordinara (eksterordinara), 18 mi ricevis manĝi (manĝaĵon), 25 en la spirito (spirite), 37 kontraŭ min (nominativo), 78 li iru kune (kuniru), 101 dum la mondo ekzistas (depost kiam), 135 ŝnurfervojo (funikulara ), 145 amuzigi sin (amuzi sin), 163 rememoriĝi (rememori), 175 daŭri ol (anst. ĝis kiam), 177 disponebla (disponigebla) 178 honorigi (honori), 181 malesperinda (malesperiga), 213 kolorita (kolorigita), 265 sanatorio (sanigejo). La konstruo: Mi timas, ke . . . ne estas Latinismo, la esprimo rompaĵo (Wrack 230) kaj „kiu kiun lacigos“ (who wearies whom 313), sonos iom angle, forgesi pri (288) eĉ judgermane (vergessen an . . .). Plejmultego (236) estas iomete troa superlativo. Ankaŭ la singularo kelka ĉe personoj (anst. kelkiu) estas nekutimo, same la multnombro ĉe predikativa adjektivo post „oni“. Post „sidiĝi“ oni eble ne uzu akuzativon. Superfluaj estas ankaŭ kelkaj artikoloj (la Novaja Semlja, la vintro, en la tuta Ameriko). ”
„ Ĉi tiu stranga libro rakontas la eksterordinarajn aventurojn de ĉeĥa elmigrinto, kiu, post longa vag-vojaĝo, alvenis al insuloj norde de Azio kaj Ameriko, kie li vivis dum 30 jaroj meze de la Eskimoj, progresis, sukcesis kaj iĝis landestro.
La vivado en tiuj malmulte konataj regionoj estas tiel reliefe priskribita, ke la
legado impresas preskaŭ kiel filmo. La optimism o kaj la vivikuraĝo sur ĉiu paĝo esprimataj, estas tiel stim ulaj, ke ni forte rekom endas la libron al ĉiu, kiu estas sen espera pro la nuna ekonom ia krizo. Oni tie trovos lecionon instruantan, kiel simpla homo armita nur per ambaŭ manoj kaj iom da elementaj metikonoj, kapablas trabati al si enviindan situacion. Kiel? Laborante senlace kaj inteligente. Bedaŭrinde, la broŝurado de la libro tute m ankas, tiel ke la paĝoj estas nefiksaj. Krom tio, bele eldonita kaj zorge presita libro, kiu plezurigos ĉiun akironton. ”