Trilanda Renkontiĝo de GEJ
Aspekto
La Trilanda Renkontiĝo de GEJ (germane Dreiländertreffen, mallonge 3-L-T) estis semajnfina aranĝo de Germana Esperanto-Junularo, kiu okazis en la 2000-aj jaroj. Ĝi celis vigligi la Esperanto-Junularon en la tri federaciaj landoj Baden-Virtembergo, Hesio kaj Rejnlando-Palatinato. La aranĝo okazis ĉiujare en majo aŭ junio en unu el tiuj tri federaciaj landoj; tamen kompreneble ankaŭ partoprenantoj el aliaj partoj de Germanio kaj el eksterlando estis bonvenaj.
En la aranĝo okazis prelegoj, ludoj kaj ekskursoj. Krome ĉiam ekzistis Esperanto-kurso por komencantoj, ĉar kutime kvarono de la (ĝis nun ĉiam inter 16 kaj 50) partoprenantoj estis novuloj.
Jaro | Loko | Rimarkoj |
---|---|---|
2008 | Bingen am Rhein | |
2007 | Idar-Oberstein | |
2006 | Cochem | |
2005 | Baden-Baden | |
2004 | Heppenheim | plej granda 3-L-T (50 partoprenantoj) |
2003 | Heidelberg | |
2002 | Sankt Goar | apud Loreley |
2001 | Neustadt an der Weinstraße | |
2000 | Heppenheim | 1-a Trilanda Renkontiĝo |