Saltu al enhavo

Turnico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Turnico

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Turnicoformaj Turniciformes
Familio: Turnicedoj Turnicidae
Genro: Turnicoj Turnix
Specio: Turnico Turnix sylvatica
Desfontaines 1789
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ovoj de Turnix sylvaticus - MHNT

La TurnicoAndaluzia hemipodo (Turnix sylvatica ) estas unu el la turnicoj, eta familio de birdoj kiuj similas, sed tute ne rilatas al la veraj koturnoj. Tiu specio estas loĝanta el suda Hispanio kaj Afriko tra Barato kaj tropika Azio ĝis Indonezio.

Tiu eta turnico estas ege malfacile videbla. Ĝi estas malgranda kuranta birdo 15cm longa, kiu preferas ne flugi. Estas specio kiu loĝas ĉe varmaj herbejoj aŭ arbusta ĝangalo kaj manĝas insektojn kaj semojn.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

La Turnico similas al la Ordinara koturno, sed estas multe pli timida. Ĝi havas makulecbrunajn suprajn partojn, ruĝecan bruston kaj blankan ventron, kun flankaj malhelaj bendoj. Makuloj kaj fonbruno estas pli malhelaj flanke. Kapo estas malhela kun hela centra strio. Sub aŭ ĉirkaŭ okulo estas blanka areo kun malhelaj makuloj. Dumfluge blanka strio en la flugiloj kontrastas kun ties griza koloro. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas pli makulecaj sube. Ili havas nur tri piedfingrojn kaj de tie devenas la nomo “hemipodo”, tio estas mezpiedo.

La ino komencas la pariĝadan ceremonion kaj konstruas la neston surgrunde. La masklo kovas kvar punktecgrizecajn ovojn kaj zorgas la idojn, kiuj povas forkuri jam post rapida eloviĝo.

La ino alvokas per basa hum-hum-hum kiel malproksima muĝado de bovino -kiu nomigas ĝin ekzemple en la hispana- kaj masklo respondas per kek-kek-kek.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La ordinara turnico estis formale priskribita kaj bildigita en 1789 fare de la franca botanikisto René Louiche Desfontaines laŭ la duobla nomo Tetrao sylvaticus.[1] La specia epiteto sylvaticus estas latina vorto por "arbara".[2] Ĝi estas nun metita en la genro Turnix kiu estis nomita en 1840 fare de Pierre Joseph Bonnaterre.[3]

Oni agnoskis naŭ subspeciojn:

  • T. s. sylvaticus (Desfontaines, 1789) – suda Iberia duoninsulo (tie eble jam formortinta) kaj nordokcidenta Afriko
  • T. s. lepurana (Smith, A, 1836) – Afriko sude de Saharo
  • T. s. dussumier (Temminck, 1828) – orienta Irano ĝis Birmo
  • T. s. davidi Delacour & Pierre Jabouille, 1930 – centra Tajlando ĝis suda Ĉinio, norda Hindoĉinio kaj Taivano
  • T. s. bartelsorum Neumann, 1929 – Java kaj Bali, Indonezio
  • T. s. whiteheadi Ogilvie-Grant, 1897 – Luzono, nordaj Filipinoj
  • T. s. celestinoi McGregor, 1907 – Bohol kaj Mindanao, sudaj Filipinoj
  • T. s. nigrorum John du Pont, 1976 – Negros insulo
  • T. s. suluensis Mearns, 1905 – Sulua insularo

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (1789) “Mémoire sur quelques nouvelles espèces d'oiseaux des côtes de Barbarie”, Histoire de L'Académie Royale des Science (French), p. 496–505 [500, Plate 13]. 
  2. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  3. Buttonquail, thick-knees, sheathbills, plovers, oystercatchers, stilts, painted-snipes, jacanas, Plains-wanderer, seedsnipes. IOC World Bird List Version 13.2. International Ornithologists' Union (2023). Alirita 29a de Aŭgusto 2023 .