Udega lingvo estas lingvo de udegoj. Ĝi apartenas al sud-orienta (nanija) grupo de tungus-manĉura lingvaro. Ĝi estas parolata en kelkaj partoj de Ĉemara kaj Ĥabarovska regionoj de Rusio. Tuta nombro de parolantoj ĉ 1900 homoj (laŭ censo de 1989, pli nova informo ne disponebla). Pli kredinda, tamen, aspektas informo de Ethnologue laŭ kiu veraj parolantoj nombras ĉirkaŭ 100-200 kaj ili plejparte estas olduloj [1]
La udega estas plejparte uzata kiel parolata lingvo. En ĉiutaga vivo ĝin plej ofte uzas anoj de oldaj generacioj. Ĉiuj udegoj je iu nivelo regas la rusan, kelkaj ankaŭ parolas nanajan aŭ oroĉan. El tuta nombro de udegoj ĉirkaŭ 24,3% rigardas sin kiel denaskparolantojn de la udega; ĉ 17,6% flue parolas rusan kaj ĉirkaŭ 0,7% aliajn lingvoj de Rusio.
En fruaj 1930-aj jaroj por la udega estas kreita alfabeto surbaze de latina skribo. Ĝi estis komuna por udega kaj oroĉa, ĉar la oroĉa tiam estis rigardata kiel dialekto de la udega. La alfabeto aspektis jene:
О.П. Суник. Удэгейский язык // Языки мира: Тунгусо-маньчжурские языки. М., 1997.
(1985) “Отрицательные формы глаголов в удэгэйском языке (в сравнении с другими тунгусо-маньчжурскими языками)/The negative verbal forms in Udihe (in comparison with other Tungus-Manchu languages)”, Лингвистические исследования (1), p. 11–19.