Unajza
Unajza | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbego setlejo ![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 51911 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 165 000 (2010) [+] | ||
Loĝdenso | 128 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 26° 5′ N, 44° 0′ O (mapo)26.08443.994Koordinatoj: 26° 5′ N, 44° 0′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 678 m [+] | ||
Areo | 1290,6 km² ( 129 060 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

Unajza, arabe عنيزة estas urbego en Sauda Arabio en Regiono Kasim. La urbego estas antaŭurbo de Burajda.


Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: km²
- Supermara alteco: 678 m
- Loĝantaro: 163,729 (2010)
- Horzono: UTC+3 (ankaŭ somere)
- Telefonkodo: +966-16
- Poŝtkodo: 51911
- Koordinatoj: 26° 05′ 02″ N 43° 59′ 38″ O / 26.08389 °N, 43.99389 °O (mapo)
Geografio
[redakti | redakti fonton]Unajza situas inter sablodunoj en meza parto de la lando. Burajda troviĝas 31, Rijado 313 km. Ekstera apartenaĵo de la urbego estas salakva lago.
Historio
[redakti | redakti fonton]Unajza estis grava ripozpunkto de la islamaj pilgrimantoj. Multaj historiistoj kredas tion, ke Unajza estis loĝita centojn da jaroj antaŭ la disvastiĝo de Islamo. Nuntempe oni planas propran universitaton.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Unajza estas agrikultura areo kaj produktas tritikojn kaj hordeojn. La regiono ankaŭ kultivas vinberojn, grapfruktojn, citronojn, oranĝojn, mandarinojn, granatojn, daktilojn kaj poreojn.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Ĉirkaŭ Unajza kaj Burajda estas komuna rondvojo, el kio kuras pluraj ĉefvojoj.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Unajza havas tipan dezertan klimaton kun varmaj someroj, malvarmaj vintroj kaj malalta humideco. En la jaro pluvas 146 mm, en ĉiuj monatoj pluvetas iomete, escepte la someran periodon inter junio-septembro. En tiu periodo oni mezuras pli ol 40 °C. La averaĝa temperaturo varias inter 17-33 °C.

Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- moskeoj
- pluraj turismaj festivaloj
- privataj muzeoj
- plezurparko
- kultura centro
- romia amfiteatro
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans

