La Instituto de Teknologio Karlsruhe aŭ Karlsruhe-bazita Instituto de Teknologio (KIT; GermaneKarlsruher Institut für Technologie) estas teknologia universitato en la urbo Karlsruhe en Germanio. Ĝi ekestis en 2009 per fuzio de la universitato de Karlsruhe (germaneUniversität Karlsruhe) kun la esplorcentro Karlsruhe (germaneForschungszentrum Karlsruhe (ĝis 1995: nuklea esplorcentro Karlsruhe, Kernforschungszentrum Karlsruh).
Kiel kutime en germanaj universitatoj, pluraj studentoj en siaj studaj jaroj aktivis kaj aktivas por Esperanto. Inter 1988 kaj 2001, en la universitato de Karlsruhe okazis kontinuaj kursoj de Esperanto kadre de la programo Studium generale, do "ĝenerala studado", malferma por studentoj de ĉiuj fakoj. Tie instruis la inĝeniero Lothar Eckert.