Saltu al enhavo

Universitato de Kuracao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Kuracao
universitato Redakti la valoron en Wikidata
moto Serĉante plejbonecon
en valoroj, scio kaj kapabloj
Informoj
fondodato 1979
speco publika
Situo
Geografia situo 12° 9′ 25″ N, 68° 57′ 40″ U (mapo)12.157-68.961Koordinatoj: 12° 9′ 25″ N, 68° 57′ 40″ U (mapo)
lando Kuracao
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Universitato de Kuracao (Malgrandaj Antiloj)
Universitato de Kuracao (Malgrandaj Antiloj)
DEC
Map
Universitato de Kuracao
vdr

La Universitato de Kuracao (nederlande Universiteit van Curaçao, papiamente : Universidat di Korsou, plennomo en angle University of Curaçao Dr. Moises da Costa Gomez, akronime UoC) estas publika universitato en Vilemstado, Kuracao. Ĝi estis establita en 1979 kiel la Universitato de Nederlandaj Antiloj kaj ŝanĝis al sian nunan nomon en 2013. Ĝi estis tiel nomita laŭ Moises Frumencio da Costa Gomez [1].

La universitato havas kvin fakultatojn kaj ofertas edukon ĉe bakalaŭro kaj magistro [2]. En 2014, la universitato havis 2 054 studentojn kaj 238 kandidatoj diplomiĝis [3].

La Universitato de Nederlandaj Antiloj (nederlande Universiteit van de Nederlandse Antillen, papiamente : Universidad Nashonal di Antiyas, akronime UNA) estis establita en 1979 per la fuzio de la Teknika Kolegio (fondita 1972) kaj la Kolegio de la Nederlandaj Antiloj (fondita 1974) [4].

Je la komenco UNA formale organizis kvar fakultatojn: fakultato de Juro, fakultato de Medicino, fakultato de Socia Sciencoj kaj Ekonomiko kaj fakultato de Teknologio. En 1983, la medicina fakultato havis neniujn lekciistojn aŭ studentojn.

La Universitato de Curaçao havas kvin fakultatojn:

  • Fakultato de Juro: bakalaŭro en Juro; magistro en Juro; magistro en Imposto-Juro; kaj magistro en Notaria Juro
  • Fakultato de Teknikaj Sciencoj: bakalaŭro pri Arkitekturo BBE; Bachelor Civil Engineering BBE; Bachelor Information & Communication Technology (BICT); Bachelor Electrical Systems Engineering (Beng), la Bachelor Industrial Engineering (Beng); Bakalaŭro en Inĝenieristiko kaj Daŭrigebla Teknologio (BSc).
  • Fakultato de Sociaj kaj Ekonomiaj Sciencoj: Komerca Administrado kaj Kontado (Bakalaŭro kaj Majstro)
  • Ĝenerala Fakultato: bakalaŭro instruista trejnado en papiamento, angla, nederlanda, hispana; profesiaj majstraj programoj en la papiamento, la angla, la nederlanda, la hispana; Instruista Trejnado Fundamenta Eduko (pri Curaçao)/Primara Eduko (pri Bonaire)
  • Fakultato de Sociaj kaj Kondutaj Sciencoj: bakalaŭro pri Socia Laboro; Licenciulo pri Aplikata Psikologio

Aktuale en 2017, la medicina fakultato ne komencis operaciojn [5].

Notindaj eks-studentoj

[redakti | redakti fonton]
  • Mike Eman (Ĉefministro de Arubo)
  • Diana Lebacs verkisto
  • René Römer, negocisto

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. «About UoC» (el Retarkivo 20170323112731), University of Curaçao. Lest 30. september 2017.
  2. Naamsverandering UNA 'belangrijke stap' | Radio Nederland Wereldomroep. Arkivita el la originalo je 9 September 2012. Alirita 3 February 2022 .
  3. «Facts and Figures» (el Retarkivo 20170324120020), University of Curaçao. Lest 30. september 2017.
  4. «Letter U t/m Z» (el Retarkivo 20140419031146), Encyclopedie van Curaçao. Lest 30. september 2017.
  5. «Organization Chart UoC» (el Retarkivo 20170324120030), University of Curaçao. Lest 30. september 2017.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]