Universitato de Salvadoro
Universitato de Salvadoro | ||
---|---|---|
Ŝildo de la UES,
kies centra figuro estas la romia diino Minerva | ||
publika universitato | ||
moto | Al libereco per kulturo De libereco pere de kulturo | |
Informoj | ||
fondodato | 1841 | |
speco | aŭtonoma ŝtata | |
Situo | ||
Geografia situo | 13° 43′ 5″ N, 89° 12′ 11″ U (mapo)13.718133333333-89.202952777778Koordinatoj: 13° 43′ 5″ N, 89° 12′ 11″ U (mapo) | |
lando | Salvadoro | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
| ||
| ||
La Universitato de Salvadoro (hispane Universidad de El Salvador, akronime UES) estas la plej malnova kaj la plej eminenta universitata institucio en Salvadoro, kaj la ununura publika universitato en la lando. Ĝi servas kiel la nacia universitato de la lando [1]. La ĉefa kampuso, Ciudad Universitaria, situas en la ĉefurbo de San Salvadoro, sed estas ankaŭ filioj de la universitato en alia salvadorajn urboj kiel Santa Ana, San Miguel kaj San Vicente [2]. La universitato havas 9 fakultatoj en ties ĉefa kampuso kaj havas studentan aliĝantaron de pli da ol 50,000.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĉi tiu instituto de superaj studoj estas konsiderata politika forto pro sia akademia, studenta, administra kaj infrastruktura graveco, kiu reflektiĝis en malsamaj periodoj de graveco en Salvadoro; precipe ekde la fino de la 19-a jarcento, la epoko de liberalaj registaroj kaj la tiel nomata kafa respubliko; la epoko de armea aŭtoritatismo [3]; la civita milito; la pacinterkonsentoj kaj la nuntempo. Sendube, la UES ludis fundamentan rolon en la evoluprocezo de la elsalvadora socio en la eduka, socia, scienca, ekonomia kaj politika kampoj. Kelkaj el la plej gravaj roluloj en la historio de Salvadoro estis trejnitaj ĉe ĉi tiu studuniversitato.
Organizo
[redakti | redakti fonton]La ĉefaj fakultatoj estas la jenaj:
Kampuso San Salvador
[redakti | redakti fonton]- fakultato de agronomio
- fakultato de ekonomiaj sciencoj
- fakultato de sciencoj kaj humanistiko
- fakultato de natursciencoj kaj matematiko
- fakultato de inĝenierio kaj arkitekturo
- fakultato de juro kaj sociaj sciencoj
- fakultato de medicino
- fakultato de odontologio
- fakultato de kemio kaj apoteko
Filioj
[redakti | redakti fonton]- Multdisciplina fakultato de la Okcidento (Sankta Ana)
- Multdisciplina fakultato de la Oriento (San Miguel)
- Multidisciplina fakultato de Centro (San Vicente)
- Multdisciplina fakultato de la Nordo (Chalatenango)
Dedistanca edukado
[redakti | redakti fonton]Ekde 2016, ĉi tiu institucio lanĉas la novan modelon de la Universitato de Salvadoro interrete, kategorion de dedistanca edukado kiu, krom faciligi la aliron de la loĝantaro al universitataj kursoj nur per komputilo kun interreta konekto. UES-suboficejoj tra la tuta nacia teritorio por ekzamenoj, laboratorioj, lerniloj, inter aliaj agadoj, en kiuj, eventuale, necesas miksita kategorio [4]. La supre menciitaj 16 suboficejoj estas strategie lokitaj en malsamaj lokoj en la 14 departementoj de la respubliko, tiel ke neniu homo havas filion de la Reta Universitato pli ol 30 km for [5]. Kvankam aliaj privataj universitatoj jam havas distancedukajn kategoriojn por elsalvadoranoj eksterlande [6] aŭ miksitajn kategoriojn ĉe la postbakalaŭra nivelo, ĉi tio estas, senkompare, la plej granda universitata kovrado ĉe la bakalaŭra nivelo ene de la teritorio de la respubliko.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Universidad de El Salvador, Catálogo académico pregrado sobre las carreras ofrecidas por las diferentes facultades, Octava Edición, Imprenta Universitaria, Ciudad Universitaria, San Salvador, El Salvador, junio de 2006, "Universidad de El Salvador: Sede Central", página 27.
- ↑ Sedes y facultades de la Universidad de El Salvador
- ↑ Dictadura Militar (Los regímenes del siglo XX en El Salvador)
- ↑ La UES arranca con cuatro carreras en modalidad a distancia. Al respecto véase la siguiente nota periodística de El Faro: Yéssica Hompanera: En la Universidad en Línea se prefiere el inglés a las ciencias naturales
- ↑ Reportaje de Universidad de El Salvador en línea
- ↑ Educación para salvadoreños en el exterior. Arkivita el la originalo je 2023-06-04. Alirita 2023-08-08 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficiala retejo (hispane)
- fonduso (hispane)
- Administrejo de la Akademio de la Universidad de El Salvador (hispane)
- Universidad de El Salvador biblioteko Arkivigite je 2015-03-28 per la retarkivo Wayback Machine (hispane)