Saltu al enhavo

Urajasu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urajasu

emblemo

Urbodomo de Urajasu
Urbodomo de Urajasu
Urbodomo de Urajasu
urbo de Japanio
turisma celloko
urbo
urbego
konferenca kaj turisma urbo Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Insulo Honŝuo
Regiono Kanto
gubernio gubernio Ĉiba
Poŝtkodo 279-8501
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 169 749  (2021) [+]
Loĝdenso 9 812 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 35° 39′ N, 139° 54′ O (mapo)35.653138888889139.902Koordinatoj: 35° 39′ N, 139° 54′ O (mapo) [+]
Areo 17,3 km² (1 730 ha) [+]
Horzono UTC+09:00 [+]
Urajasu (Japanio)
Urajasu (Japanio)
DEC
Situo de Urajasu

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Urayasu, Chiba [+]
vdr

Urajasu (japane: 浦安市) estas urbego en Japanio, en ĉefa insulo Honŝu, en Regiono Kanto, en Gubernio Ĉiba.

Ĉefvojo en Urajasu

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2020 Urajasu havis populacion de 170 533. En la 1980-aj jaroj ĝi atingis la internacian klasifikon urbego (pli granda, ol cent mil). Loĝantaro de la urbego kontinue kreskiĝas.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Urajasu situas ĉe rivera enfluejo laŭ maro parte sur reakirita tero. Iĉikaŭa (Ĉiba) troviĝas nur 6, Funabaŝi 9, Macudo 13, gubernia sidejo Ĉiba 22, Kaŭasako (urbo) 23, ĉefurbo Tokio 29 kilometrojn laŭ [1].

Urajasu estis origine fiŝkaptista vilaĝo apartenanta al Gubernio Ĉiba. Oficiale Urajasu estis kreita laŭ la moderna municipa sistemo en 1889 kaj ekhavis urborangon en 1909. Ĝis la industriigo de la urbo estis grava centro de produktado de manĝeblaj algoj. En 1944 multaj el la loĝantoj pereis dum la bombado de Tokio. En 1962 Urajasu iĝis industria zono, tiutempe nova kvartalo naskiĝis sur reprenita tero. La fiŝkaptado ĉesis pro la signifa industrio en 1971, ĝuste post jardeko Urajasu ricevis pli altan urbostatuson. En 2011 la evoluo haltis pro sismo kaj cunamo, eĉ atomkatastrofo de Fukuŝima.

Urajasu estas regiona komerca centro kaj navedurbo pro proksimeco de Tokio kaj Ĉiba. Ĉirkaŭ duono de la populacio navedas al Tokio, sed ekzistas ankaŭ loke industriaj entreprenoj.

En Urajasu 3 universitatoj funkcias.

Urajasu situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj someroj kaj malvarmetaj vintroj. La meza jara temperaturo estas 15,5 °C. La jarpluvo averaĝas 1435 milimetrojn.

Urajasu ligiĝas fervoje kaj aŭtovoje al la landa reto, eĉ Linio Tozaj (Tokjo Metro) atingas la urbegon.

Bildoj pri Urajasu
Historia ponto
Riverbordo
Ponto
Medicina universitato
Muzeo
Stacidomo
Vendejego
Hotelo


Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans