Urbanus Rhegius
Urbanus Henricus Rhegius (1489-1541) | ||
---|---|---|
gravuraĵo de Urbanus Rhegius
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | majo 1489 en Langenargen, apud Landau, Germanio | |
Morto | 23-a de majo 1541 en Celle, Germanio | |
Religio | luteranismo vd | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Frajburgo, Universitato de Tübingen, Universitato de Ingolstadt, Universitato de Bazelo | |
Profesio | ||
Alia nomo | Huldericus Stratus • Ulrich Stratus vd | |
Okupo | teologo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Urbanus Rhegius (germane: Urban Rieger) (1489-1541) estis germana teologo, reformaciisto, profesoro pri rektoriko kaj poezio, tiam kiam, en 1517, li estis fariĝis laŭrokronita poeto[1] de la imperiestro Maksimiliano la 1-a (1459-1519). Lia unua teologia verko, Pri la digneco de la pastroj, eldonita en 1519, estis granda kolekto da bibliaj kaj patriotaj citaĵoj celante reliefigi la sanktecon de la klerika ofico kaj la devoj kiujn ĝi trudas al la posedantoj de tiaj titoloj.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li estis filo de protestanta pastro Konrad Rieger. Li studis teologion kaj liberalartojn en 1520 kaj ricevis sian doktoriĝan titolon pri teologio en la Universitato de Bazelo. En Frajburgo, li bakalaŭriĝis kaj tie li vivis kun Udalrikus Zasius (1461-1536). En Ingolstadt, li akiris sian majstrecon pri artoj, kaj tie Johannes Eck (1468-1543) invitis lin por esti profesoro pri rektoriko kaj poezio. Reprenante la studon pri teologio, li ekloĝis en Konstanco kaj kiel humanisto maltrankvila pri la reformo de la klerikularo, li ordiniĝis pastro en 1519.
En 1520, li fariĝis predikisto en la katedralo de Aŭgsburgo kaj en decembro 1521, li estis forigita de tiu posteno pro siaj luteranaj vidpunktoj, tamen, en 1523, la urba konsilantaro en Aŭgsburgo lin invitis pri lia reveno. En decembro 1524, li formale adoptis la luteranismon, kaj konsekvence li refoje devis lasi la urbon en 1530. Li pasis siajn restantajn tagojn kiel reformisto kaj respondeculo pri la preĝejo en la duklando Brunsvigo-Luneburgo.
Elektitaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Argumentum libelli: Sim. Hessus Luthero offendit causas, quare Lutherana ..., 1521
- Ain schöner Dialogus: Cuntz unnd der Fritz ..., 1521
- Ain schöner Dialogus: Cuntz unnd der Fritz, die brauchent wenig Witz,, 1521
- Apologia Simonis Hessi adversus Dominum Roffensem, Episcopum Anglicanum ..., 1523
- Nova Doctrina, 1526
- Cur et quomodo christianum concilium debeat esse liberum: Item de ..., 1537
- Fulmen in votariam monasticen, 1537
- Confvtatio Libelli cuiusdam Luneburgi occulto adfixi, quo scriptor ille ..., 1538
- Christiani Principis Et Magistratus Enchiridion, 1538, Urbanus Rhegius, Georgo Spalatino
- Catechesis: Ilustriss. Principi Francisco Otthoni, Brunsvigensium ..., 1541
- Prophetiae Veteris Testamenti De Christo, 1542, Urbanus Rhegius,Martin Luther
- Opera: Latine Edita, Volume 1, 1562, Urbanus Rhegius, Ernestus Regius
- Opera Vrbani Regii :Latine edita ; cum eius vita ac praefatione Ernesti ..., 1562==Literaturo ==
- Allgemeine Deutsche Biographie
- Martin Luther as Prophet, Teacher, and Hero (Texts and Studies in ..., Robert Kolb
- The Correspondence of Erasmus: Letters 1252 to 1355, Desiderius Erasmus, Sir Roger Aubrey Baskerville Mynors
- The Eucharist in the Reformation, Lee Palmer Wandel
- The Anabaptists and Contemporary Baptists: Restoring New Testament Christianity, Malcolm B. Yarnell
- Historical Dictionary of Lutheranism, Günther Gassmann, Mark W. Oldenburg
- The Confessionalization of Humanism in Reformation Germany, Erika Rummel
- Personensuche
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Udalrikus Zasius (1461-1536)
- Johannes Eck (1468-1543)
- Eriko la 1-a (1470-1540)
- Marteno Lutero (1483-1546)
- Georgo Spalatino (1484-1545)
- Hans Denck (1495-1527)
- Ernesto la 1-a (1497-1546)
- Anton von Berckhusen (1500-1581)
- Mateo Celo (1477-1548)
- Lucas Lossius (1508-1582)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ The Confessionalization of Humanism in Reformation Germany, Erika Rummel