Saltu al enhavo

Uzanto:Alifono/Tekst-arto 2

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne konfuzenda kun la iom rilata ASCII-arto, plejofte same nomata vortarto (angle WordArt) aŭ tekstarto (angle TextArt)

Tekst-arto[1] (teksta artotekstarto), ankaŭ konata kiel literarto, vortarto/vorta artolingva arto estas formo de arto kies ĉefa trajto estas la hibrida uzado de teksto en formo de literoj, vortoj aŭ frazoj, kombinante lingvon kaj bildan imagopovon (angle visual imagery) [2]. La (konceptaj) tekstoj celas stimuli interpreti la artverkon eble diversmaniere. Tekst-arto povas alpreni multajn formojn, inkluzive de brodaĵoj, pentraĵoj, kaligrafio, skulptaĵoj kaj novajn teknologiojn por krei ciferecan tekstan arton, ekz. en luma arto aŭ multmediaj instalaĵoj. Tekst-arto povas esti uzata por transdoni diversajn ideojn, emociojn kaj mesaĝojn. Iuj artistoj uzas tekston por frapajn politikajn aŭ sociajn komentariojn, dum aliaj uzas ĝin por esplori pli abstraktajn temojn

Tekstbazita arto havas siajn radikojn plejparte en literaturo (ekzemple literismo) kaj semiotiko[3]. La uzado de teksto ĉefe disvolviĝis ekde la komenco de la 20-a jarcento kaj iĝis memevidenta en la nuntempaj bildaj artoj kaj estas ĉieprezenta. Skribo kaj lingvo iĝas konsistigaj komponentoj de multaj avangardaj[4] movadoj: futurismo, dadaismo, kubismo, superrealismo[5]poparto kaj ĉefe en la koncepta arto.

En la vasta pejzaĝo de nuntempa arto, vortoj aperis kiel potenca rimedo por transdoni mesaĝojn pligrandigante la esprimeblecojn kaj ĝiajn eblaj interpretadojn (semiotike).

En kiuj kampoj kaj por kiuj celoj tekst-arto ekzistas?

Skulpturoj el lingvo (Jaume Plensa) kaj konkretaj kaj konceptaj tekstoj.

La tekstbazitaj artaĵoj povas rilati al filozofio, poezio kaj lingvo pli ĝenerale. Daniele Buetti tatuas marknomojn kaj aforismojn sur la haŭto de modeloj kaj aktoroj, Lawrence Weiner skribas grandliterajn frazerojn sur muroj de muzeoj kaj domoj, Sylvie Fleury ornamas galeriajn murojn per emblemoj kaj teksteroj de la kosmetika industrio. Kiam artisto René Magritte skribis la faman frazon "Ceci n'est pas une pipe." ("Tiu ĉi pipo ne estas pipo") en sia pentraĵo, li donis per tio centran lokon al teksto. Kubistoj, kiel ekzemple Georges Braque, ankaŭ estis konataj pro la integrigado de teksto en sia arto, ofte elstarigante ĝian grafikan kvaliton.

ASCII arto, plej ofte ankaŭ nomata tekst-arto

[redakti | redakti fonton]

ASCII-arto estas unika formo de cifereca arto en kiu kreivaj bildoj estas kunmetitaj de alfaciferecaj signoj: literoj, ciferoj kaj interpunkciaj signoj. Ĉi tiuj simplaj karakteroj estas lerte kombinitaj por krei ĉion, de simplaj formoj ĝis kompleksaj bildoj.

Vortoj jam ekzistis de longe kiel speco de arto en formo de ilustraĵoj en mezepokaj manuskriptoj kaj kaligrafio en antikva Ĉinio kaj la islama kulturo (ekzemple ĉe Wallada bint al-Mustakfi) ĝis nuntempa cifereca arto. Vortoj, tipografio aŭ lingvo en artaĵoj estis formoj kiuj ne estis ligitaj unu al la alia, sed en la 20-a jarcento ili ja fariĝis ligitaj. En la komenco de la 20-a jarcento ĝis ĉirkaŭ 1911 uzis tekston en pentraĵoj sole pro praktikaj kialoj ekzemple nomo de la pentraĵo. La kubistoj estis la unuaj artikstoj kiuj ekuzis tekston por aliaj kialoj en iliaj neanimitaj pentraĵoj, same kiel iom pli poste faris dadaistoj. Kubistoj kaj dadaistoj uzis gazetarajn eltondaĵojn aŭ tekston elŝiritaj el alia presita materialo por krei kolaĝojn kun tio kio estus tiutempe konsiderataj ŝokaj kontraŭaĵoj. Reneé Magritte uzis ĝin kiel instrumenton por superreala subfosado kiam li surskribis sian pentraĵon kun la deklaro Ceci n'est pas une pipe (Tio ĉi ne estas pipo). Dadaistoj uzis ĝin por priskribi kontraŭ-arton kaj kontraŭ-estetikan senton. Dadaista artisto Hannah Höch ekzemple uzis tekston por reprezenti la manierojn laŭ kiuj vortoj saturas la ĉiutagan vivon en tempo de internacia distribuado de gazetoj kaj reklamoj. Teksto restis elemento uzata en arto de superrealistoj, sed ekde la mezo de la 20-a jarcento teksto (en la 1960-aj jaroj) ekde la ekesto de poparto kaj minimumismo kaj post kiam Henry Flynt inventis la terminon 'koncepta arto' la integriĝo de teksto en vidaj artoj jam iĝis la norma praktiko. Intertempe teksto ludas gravan rolon ene de la kunteksto de moderna kaj nuntempa artoj kaj daŭre estas elemento en nuntempa artkredado[1] ekzemple en tekst-bazita arto kiel grafitio kaj neon-artaĵoj kiuj estas artaĵoj en cifereca formo.

La stilo estis uzita ekde la 1950-aj jaroj de artistoj klasifikita kiel postmodernaj, parte kiel reago al tiutempa abstrakta arto. Vorta arto estis uzata en pentraĵoj, skulptaĵoj, teksaĵoj, litografiaĵoj, serigrafiaĵoj, arto- instalaĵoj, kolaĝoj kaj aplikita al T-ĉemizoj kaj aliaj praktikaĵoj[6]. Artistoj ofte uzas vortojn el la kampoj de reklamo, politiko kaj grafika fasonado, uzante ilin por diversaj efikoj, seriozaj ĝis komikaj[7], sed ofte por transdoni sociajn kaj politikajn mesaĝojn aŭ por esplori la estetikajn kvalitojn de literoj kaj tipografio[8]. Artistoj uzas titolojn, bildotekstojn kaj artistdeklarojn por gvidi la interpreton de siaj vidaj verkoj. Konceptaj artistoj uzas lingvon por transdoni ideojn kaj defii la percepton kaj komprenon de la spektanto de la artverko (ekz. la "Truisms" (Truismoj) de Jenny Holzer kaj "I Shop Therefore I Am" (Mi butikumas, tial mi estas) de Barbara Kruger. En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj artistoj kiel Jenny Holzer, Joseph Kosuth, Mario Merz, Maurizio Nannuci, Bruce Nauman ekuzis en siaj verkoj ankaŭ tekston pere de neon-lumo kaj en 2023 Rafael Lozano-Hemmer uzis lumteknologion por videbligi poemojn pere de literumita pado. Dum homoj marŝas, ilia detektita ĉeesto aŭtomate tradukas la poemojn inter la angla kaj la araba kaj inverse[9].

R. Gopakumar, Linguistics River; 2020.

Klasifikado

[redakti | redakti fonton]

Artistoj ĉiam pli ofte uzas tekston en novigaj manieroj por doni novan formon al konvenciaj bildartaj praktikoj[10].

Estas diversaj specoj de tekst-arto[6]:

  • Ideologia aserto,
  • Arta perilo

° vortpentraĵo

° kaligrafiaĵoj, skulptaĵoj, lignaĵoj,

Ideologia aserto: art as a self conscious conceptual and intellectual practice and effective socio-political artistic mechanism (BANK, Jean-Michel Basquiat, Jenny Holzer, Jens Haaning, Šejla Kameri).

[redakti | redakti fonton]

Unu tekstarta speco uzas vortilustraĵojn (vortojn, frazojn) kiuj reprezentas koncepton pro ilia ideologia signifo, ilia statuso kiel ikono aŭ ilia uzado en bone konataj reklamsloganoj. Ofte temas pri okulfrapaj vortoj celante fari deklaron kiel en la frazo "Black Lives Matter" (2015) de Adam Pendleton, kiu montras kiom potencesprimaj kelkaj vortoj povas esti kaj plejofte ankaŭ estas subfosaj aŭ provokaj, ĉar artistoj sentas sin liberaj pridemandi ĉion.

En la kunteksto de arto, skribo ne servas sian originan celon peri klarajn mesaĝojn. Plejofte, iliaj individuaj elementoj estas ĉerpitaj, mem enscenigitaj kiel artaĵoj, izolitaj kiel fraptitoloj, kaj malinstigitaj kiel portantoj de signifo. Ni kiel legantoj ne plu konscie "vidas". la literojn. En arto eblas renversi la procezon fokusante la atenton al la "bildeco" de la literoj mem por ke ili iĝu denove vidajn elementojn kun propraj interpreteblojn, funkciantaj kiel konstruŝtonoj kiuj povas esti ekzamentaj kaj rekunmetataj[11].

La kriterio por la artisma kvalito de artaĵo estas ke ĝi ŝanĝu nian konceptadon de aferoj.

En tiu tekst-arto la enhavo plej gravas kaj estas videblas en kelkaj de la verkoj de Barbara Kruger, On Kawara kaj en la artaĵo kun projekcia mapado (angle projection mapping) de Jenny Holzer nomata "For the City" (Por la Urbo) en Manhattan (2005).

Arta perilo de identeco: art as an essentially decorative skill to express identities or as a direct and immediate means of artistic expression (Tracey Emin, Cy Twombly)

[redakti | redakti fonton]
Esperanto kiel arteca lingvo kaj arta perilo. Insigno "Esperanto - Lingvo arta" (Art & Language).

Alia speco de tekst-arto videblas en la vortpentraĵoj de ekzemple Christopher Wool, en kiu teksto formas la realan artelementon de la verko[6].

La verkaro de Carole Kunstadt referencas ekzemple al antikvaj libroj kaj ekslibrisoj, dekonstruante paperon kaj tekston kaj uzante ĝin en metaforaj manieroj.

Iuj el la plej famaj konceptaj artistoj de la 1960-aj jaroj ekuzis skribitan lingvon kiel artaĵon en si mem kaj iĝis normaligita parto de vida arto.

Iuj artistinoj kiel Delphine Boel faras tekst-artaĵojn interalie sur koltuko. Aliaj uzas tekston kiel memreflektilon (Elke Silvia Krystufek, Tracey Emin, Sophie Calle); ankoraŭ aliaj heredis la uzon el la poparto por varbado (Michel Majerus, Sylvie Fleury, Ken Lum) aŭ uzas ĝin en komiksoj (Roy Lichtenstein, Jean-Michel Basquiat, Raymond Pettibon, Dan Perjovschi), Daniele Buetti).

Citaĵo
 "Lingvo ne estas nur vortoj. Ĝi estas kulturo, tradicio, unuiĝo de komunumo, tuta historio, kiu kreas tion kio estas komunumo. Ĉio estas enkorpigita en lingvo.  "A language is not just words. It's a culture, a tradition, a unification of a community, a whole history that creates what a community is. It's all embodied in a language.
— Fillip Studios, Vocode

Lingvo ne estas nur komunikilo, ĝi estas ankaŭ loko de identeca konstruo, procezo per kiu individuoj donas signifon al la mondo. Homoj povas sentiĝi ligitaj unuj al la aliaj per komuna lingvo, klarigante kiuj ili estas per la vortoj kiujn ili uzas. Se oni demandas al homoj kiom multe ili konsentas kun la aserto "Mia lingvo estas mia kulturo" montriĝas ke plej multaj respondis ke ekzistas ligo inter kultura identeco kaj lingvo[3].

La vorto vikio (wiki) kiel ekzemplo de la "kvadratvorta" kaligrafio de Xu Bing, uzante latinajn karakterojn en formoj kiuj similas ĉinajn karakterojn.

"Fremda lingvo estas helpilo, mia lingvo estas mia animo kaj kulturo.”

Kaligrafio

[redakti | redakti fonton]

Kaligrafio kaj tipografio kiel tekstbazitaj artaj esprimoj, festas la estetikajn kvalitojn de lingvo mem. En la nuntempa kaligrafio videblas tekstoj kiuj estas eĉ tute nelegeblaj kaj kiuj evoluis al formo de abstrakta arto bazita sur literoj, en kiu subjektiva tekstinterpretado determinas la formon de la skribita teksto. La ĉina koncepta artisto Ŝu Bing kreas instalaĵojn kiuj pridubas la ideon ke oni komunikas signifon pere de lingvo, montrante kiel ambaŭ signifoj kaj skribitaj vortoj facile manipuleblas.

La franca artistino Clara Halter per sia arto ekde 2000 fokusis sur unu solan vorton: «paco», kiun ŝi deklinas senfine, en multegaj lingvoj kaj en alfabetoj, sur ĉiuj eblaj subteniloj[12].

Skribo kaj alfabeta arto

[redakti | redakti fonton]

Alfabeto kiel arta esprimo estas relative juna fenomeno, en kiu la abstraktaj ecoj de la literoj, ilia aranĝo kaj ilia specifa formo staras sole, liberigitaj de konsideroj pri signifo kaj lingvo. La dekora efiko de alfabeto montreblas ĉefe kiam la unuopaj literformoj estas uzataj kombinante ilin kun desegnoj, ekzemple bildoj de bestoj. Ne sole temas pri konservado de vortoj, sed pri la esprimo de identecoj pere de skriboj.

Iuj skriboj kiel la araba aŭ la hiragana estas konsiderataj arto en si mem. Sanktaj tekstoj ankaŭ estas fonto de inspirado ĉe Meg Hitchcock kiu faras tekstajn desegnaĵojn unue eltranĉante literon post litero[8] el sanktaj tekstoj de religiaj tradicoj (Korano, Torao, Bagavadgito, sed ankaŭ aliaj) kaj poste rearanĝante ilin en novkunmetitan tekston (sen interpukcioj kaj spacoj por malkuraĝigi laŭliteran legadon) kiu dekonstruas la vorton de Dio (esprimo por komuna homaro) kaj formas trairejon al diversaj religiaj tradicioj. Tiel okazas ekzemple ke en ununura verko la Biblio estas transformata en Koranon kaj la Korano en Biblion. Tion ŝi arte aranĝas en formo de tekstaj desegnaĵoj kiel ekzemple piedoj, hiĝabokoltuko [13].

Grafikistino Liron Lavi Turkenich inventis la aravrit-skribon, hibridan skribsistemon el la araba kaj hebrea alfabetoj kaj kiu estiĝis kiel tipografia kaj arta projekto kadre de ŝia tezo pri arto kaj dezajno kiu enkorpigas spiriton de lingve pacema kunvivado. Tia hibrida skribo-estetiko kreas (utopian) spacon kiu transcendas kulturajn dividojn. La skribo Aravit estiĝis kiel tipografia eksperimento kaj arta projekto celante alproksimigi hebreojn kaj arabojn en Israelo[14].

La artistino (en) Emmanuelle Moureaux ludis kun literoj en sia artinstalaĵo "Univers of words" videbla en sia Instagram-paĝo.

En Barato kreskas la konscio pri la graveco de regionajn skribojn kaj lingvojn en metiaĵoj kiel ekz. teksado, lignoĉizado, librokreado aŭ miniatura arto[15]. La barata plurmedia artisto (en) Bazik Thlana uzas tekston por esplori temojn kiel diskriminacio kaj etna identeco. Tiel li ekzemple prenis la latinan skribojn kaj alfabetojn kiel deirpunkton, ĉar tiuj tre malkongruas kun la lingvo Mizo, laŭ gramatikaj kaj tonaj variaĵoj[10].

La filipina artisto Kristian Kabuay uzas propran, unikan skribon (baybayin) interlaile en tatuoj, grafitio, vestdezajno kiu reflektas propran kulturon kreante identecon, ekonomian valoron kaj konservindan kulturan heredaĵon.

En la amaziga (berbera) arto la karakteroj de la alfabeto amaziga (Tifanagh) esta uzataj kiel dekoraĵoj.

Endanĝeritaj skriboj

[redakti | redakti fonton]

Tim Brookes de la Pojekto Endanĝeritaj Alfabetoj (Endangered Alphabets Project) uzas literojn de endanĝeritiaj skribsistemoj[16][17] por fari kaligrafiajn lignaĵojn kaj bangladeŝa artisto Muhammad Saad Ahmed kaligrafias kaj poligrafias en pli ol 300 skriboj[18]. Brookes ankaŭ montris ke ne estu divido inter tiuj skriboj kaj arto. Multaj kulturoj tra la mondo revivigas siajn tradiciajn skribsistemojn kaj alfabetojn, ĉar ili reprezentas pli ol fonetikan sistemon de abstraktaj simboloj por reprezenti parolsonojn. Endangered Alphabets Project prezentis artaĵojn uzante tradiciajn skribojn kiuj reflektas kulturan unikecon: identecon, heredaĵon, proverbaron, spiritajn tekstojn kaj maksimojn. Tiel artistoj povas helpi videbligi skribojn/alfabetojn kiuj iĝis nevideblaj.

Multlingveco en ne-beletraj artoj - "Neither an art language, nor a new Esperanto"

[redakti | redakti fonton]

Lingvoj kaj arto: la perfekta amrakonto - Ĉu arto transcendas lingvajn barojn kaj komunikas universalajn temojn?

[redakti | redakti fonton]

La Ĝenerala Direktoro de Unesko, Köichiro Matsuuro, iama ĝenerala direktoro ĉe Unesko, substrekis la kulturan kaj intelektan valorojn de ĉiu lingvo, dirinte ke "ĉiu el ili estas koncepta universo, kompleksa kaj fascina aro de sonoj kaj emocioj, de asociadoj, simboloj kaj reprezentadoj"[19].

Esploroj rilate al multlingveco en ne-beletraj artoj (vidaj artoj) estas kutime malpli bone disvolvita kompare al artoj aliaj ol literaturo. Por ekzisti en la okuloj de la mondo nuntempe, vi devas esprimi vin anglalingve.Tial la angla estas ankaŭ la dominanta lingvo de instruado, distribuado kaj taksado en la tutmondigita arta mondo. En kulturo inter-nacia kaj inter-kultura devus prosperi ĉiuj komponantoj, ne nur unu havu lingvan hegemonion. Tial iuj artistoj samtempe spertas ĝin kiel fremda korpo ĉar ĝi trudiĝas kaj eĉ submetiĝas[20]. Multkultura kaj plurlingva arto defias la regadon de unusola lingvo aŭ kultura perspektivo, sed kiom ofte tekst-arto estas en plej divesaj lingvoj? Reprezentado de fremdlingva tekst-arto en la komunikilaro kaj kulturo estas gravega ĉar ĝi determinas kiel artistoj vidas sin mem kaj aliajn kaj donas al ili la ŝancon vidi sin reflektitaj en arto kaj opinioj laŭ aŭtentika kaj respektema maniero.

La verkoj de Niwa Yoshinori, japana prezenta kaj instalaĵa artisto, serĉas transpasi limojn de lingvo, nacieco, politiko kaj tempo. En lia trilingva retejo[21] li prezentas sian motivon por ne nur uzi la 'anglan art lingvon' por sia artlibro Translating Art Work Descriptions into 23 Different Languages: The Interventionist Projects of Yoshinori Niwa 2004 to 2012

Tiel mi aranĝis, ĉar mi volis ankaŭ komuniki al homoj ekster la angloparolantaj influzonoj pri la intenco de miaj verkoj en manieroj malsimilaj al valorsistemo de la angla lingvo. Mi iel suspektis, ke, eĉ se mi provos komuniki la saman mesaĝon, la mondrigardo, tra kiu la ricevanto vidos la mesaĝon, varios depende de la lingvo. Mi pensis, ke la procezo de interpretado profunde rilatas al la esenco mem de la verko. Kiam mi rakontas pri miaj verkoj al alilandanoj en manieroj ne bazitaj sur la anglalingva valorsistemo, mi ne nur kontraŭas la hegemonion de la angla lingvo, mi ankaŭ eksperimentas pri la nuntempa demando rilate al kodo kiel portanto de signifo kaj ĝia interpretado.

La interpretado de arteca lingvo povas varii trans kulturoj, kondukante al malsamaj komprenoj kaj aprezoj de la sama verko[22].

En Silve Adagio, skulptaĵo de sidanta homo en ne-oksidebla ŝtalo, Jaume Plensa uzis simbolojn de naŭ diversaj skribsistemoj: la latina, la greka, la cirila, la hebrea, la araba, la hinda, la tamila, la ĉina kaj la japana por memorigi al la fakto ke ni ne estas nur korpoj, sed spiritoj kiuj uzas lingvon por esprimi sin kaj interkonekti[23].

Kiel ido de la armena disaporo Mekhitar Garabedian en sia arto akcentas la gravecon de lingvo ĉar lingvo estas la lando sen landlimoj kiun oni portas en si mem. Li opinias ke la lingvo kiun ni parolas definas ankaŭ la realecon kiun ni vidas. Lingvo gravas por ies identeco, tamen lingvo ĉiam restas ankaŭ depruntita identeco.

La germana luma artistino Vera Röhm kreis lumigitajn tekstkubojn en 66 lingvoj kun la frazo"Nokto estas la ombro de la tero".

Esperanto

Inter la fakuloj pri Tolkien estas bone konate, ke li scipovis Esperanton. En lia eseo A Secret Vice" Tolkien laŭdis la lingvon Esperanto bazita sur ĝiaj estetikaj kvalitoj (ĝia 'individueco', 'eŭfonio',"kohereco kaj beleco")[24]. En alternativa malfermo de A Secret Vice' kiun Tolkien redaktis, li diris ke inventintoj de lingvoj estas fakte artistoj kaj referencas al la kreinto de Esperanto kiel artisto[25]. Esperanto estas regule asociata al eksperimenta arto[26] en la senco artisma esperanto povas esti arto kreopova kiu estas tre noviga laŭ formo, sed ne tute sukcesas en tio, kion ĝi provas esti kaj ke ĝi estas aprezata de malmultaj prefere ol de multaj, restinta ekster la ĉeftendenco de arta produktado[27]. Tamen valorus pripensi ĉu nuntempa arto ne devus preni eksperimentajn riskojn por doni freŝan perspektivon pri la problemoj kiujn nuntempaj kulturoj alfrontas? Por internacia valora kaj aŭtenta kulturo estu uzata alternativa internacia lingvo kiel esperanto por esprimi inkluziveman kulturon kiu fontas kaj riĉiĝas el naciaj (kaj lingvoetnaj) kulturoj[28]. PEN-Interncia jam agnoskis la artan valoron de esperanto kiel literatura lingvo[28]. La artaĵoj kiuj uzas tekst-arton en Esperanto malmultas tial ke Esperantio organiziĝis ĉirkaŭ la lingvo mem[29].

Estas konata trajto de esperantistoj diskuti ofte pri lingvaj aferoj - "Se vi diras vorton sufiĉe ofte, ĝi iĝas vi"

Pri la 'arto de esperanto' Patrick Gozalo (Peruo) diris interalie ke "Zamenhof pensis en arto, li ankaŭ volis ke ni ĝoju la lingvon. Ni uzas arton, ni ests artistoj".

  • La japana artisto On Kawara uzis Esperanton en sia artverkaro.
  • Esperanto per lumpentrado: Language as a manifesto? => Verdvoje (10/10/2024 en Roy Wang Light Painting on Instagram): Did you know Esperanto is an art language, so why not try to make LUMOJ POR ESPERANTO which means 'Lights for Esperanto' (and Esperanto means also 'the one who hopes')? Thank you Mr. Wang. Respondo de roywanglightart: @verdvoje Thanks for your text and will try in the future. La 11-an de oktobro 2024: verdvoje al roywanglightart "If you would like to try lightart in Esperanto maybe a translaton of your german text (Lichter der Hoffnung) would be shorter: LUMOJ DE ESPERO (Lights of hope)?. Roywanglightart respondis: @verdvoje Thanks for your text and will try in the future.
  • En filmeto rilate al Esplorobjektoj (angle 'case studies') kiel parto de englishes-mooc.org, la nederlanda artistino Nicoline van Harskamp diris pri Esperanto ke ĝi tre bone povus esti tio kio hodiaŭ estas "interncia arta angla" (International Art English): profesia ĵargono por la arta mondo celante generi ĝeneralan diskurson kaj krei novajn terminojn (laŭ F. Gobbo, la artistino Van Harskamp lernintus iomete Esperanton inspire al siaj artprojektoj). Por ekzisti en la okuloj de la mondo, vi devas esprimi vin anglalingve. La angla estas la dominanta lingvo de instruado, distribuado kaj taksado en la tutmondigita arta mondo.
  • Koncepta kaj artprezenta artistino Valesk Peschke aŭdigis en aŭ ekster sia arta instalaĵo "Vulkan Umstülpen/Inside Out" (2017, en la serio "Die Botschaft von Amikejo") sonaton nomatan "Esperanto Ursonate", kiu rilatus al la ursonato de Kurt Schnitters aŭ la sonpoemoj de la dadaista artisto Hugo Ball.
  • Christiane Biancheri, franca esperantistino kiu kreas vidan arton (en: visual art) prezentis en Le Beausset ekspozicion kun artaĵoj en blanka kaj verda koloroj titolita 'Sur le chemin de l'espéranto" (Survoje al Esperanto) ekde la literoj de la alfabeto de Esperanto[30].
  • Ruben Pensa, svisa skulptisto kreis verkon nomitan "La Babelturo" kun jena frazo de poeto Erri de Luca,( en esperanto kaj dekoj da aliaj lingvoj sur longa metala rubando "Ŝajnas al mi, ke per la multobligo de la lingvoj la horizontoj multobliĝos", instalita en la botanika ĝardeno de Neuchâtel.
  • Kristof Van Heeschvelde, belga esperantisto kaj interdisciplina kaj prezenta artisto, kun sia verkaro[4] aldonas regule neologismojn al Esperanto[31].
  • Parzival, konata svisa esperantista artisto de art brut kaj eksterula arto (Outsider Art) multege uzas vortojn kaj frazojn en Esperanto en sia verkaro.
  • Daniel Salomon aŭ en la artista kolektivo 'La Loko' (kiu ne plu aktivas), servis sin de Esperanto kiel arta modelo) pledas por alternativa lingva mondo en kiu estas loko por Esperanto, samtempe konsciante ke malfacilas ŝanĝi la superregan pozicion de lingvo, same tiel Juan Uribe rifuzas akcepti la artan mondon en kiu ni vivas. Kvankam li ne scipovas ŝanĝi ĝin, li anstataŭe konsciigas ĝiajn problemojn. Daniel Salomon (nask. Kopenhago 1976) estas franc-dana artisto. Li ofte uzas la internacian lingvon Esperanto kiel deirpunkton por projektoj esplorantaj la potencon kaj la limojn de lingvo, kultura identeco kaj politika utopio. Laŭ Salomon "Ni uzas Esperanton kiel mistraktitan aliron por malkodi diversajn fenomenojn en la socio."[5] kaj "Nur per aplikado, servado kaj utiligado esperanto povas plivastiĝi kaj evolui de virtuala revmondo al reala vivkadro. Nur per la interpretado/uzado de la ricevanto povas iĝi io kaj ricevi signifon."[32].
  • Alexandre De Vaert, belga skuptisto, uzis por sia triptiko tekston en Esperanto kies nekompletan frazon tekstas "Mi estas la pordo de la senfina" kiam li triptiko estas fermita kaj kiam ĝi malfermiĝas, apera la sovlo per la lasta vorto "AMO"[33].
  • Yanpetro Kavlan, franca pentristo kaj esperantisto, jam uzis tekston en unu el siaj pentraĵoj pri masaĝo kiu tekstis i.a. "Kiam masaĝo fariĝas artema, arto mem estas ponto interhoma kaj interkultura".
  • NIWA Yoshinori [Niŭa Joŝinori - eo.wikipedia] estas japana artisto kiu eldonis artlibron titolitan interalie en Esperanto[34]: Reludi publikecon | Traduki priskribojn de artverkoj en 23 diversajn lingvojn (angle: "Reenacting Publicness | Translating Art Work Descriptions into 23 Different Languages: The Interventionist Projects of Yoshinori Niwa 2004 to 2012)[35].
  • En kulturdomo de Lodz (Pollando) videblis dum ekspozicio ekslibrisoj en Esperanto en kiuj ankaŭ estis vortoj en Esperanto. Jozef Golec faris pli ol 100 ekslibrisojn dediĉitaj al polaj esperantistoj.
  • En la libro "Rakontoj por ĉiuj aĝoj" Luiza Carol la proverbojn grafike ilustris sian filinon Luch Ofer[36].

Ekzistas granda tradicio de artistoj kiuj okupiĝis pri kaj bildarto kaj literaturo, poezio aŭ politiko, kaj por kiuj lingvo estas konsistiga elemento de ilia verkaro. Jen ekzemploj de artistoj kies verkaro estas konata pro la uzo de tekst-arto:

Ghada Amer, Hellen Ascoli, Kamyar Bineshtarigh, Sophie Calle, Alejandro Cesarco, Heman Chong, Tony Cokes, Jeffrey Gibson, Shilpa Gupta, Roni Horn, Ichihara Hiroko, Christine Sun Kim, Glenn Ligon, Harland Miller, Shubigi Rao, Kameelah Janan Rasheed, Kay Rosen, Hank Willis Thomas, Xu Bing, Rirkrit Tiravanija, Nora Turato, Kaylene Whiskey, .

Eŭropo:

Marcel Broodthaers, George Braque, Pablo Picasso, René Magritte, Tracey Emin, David Shrigley, (en) Martin Creed, Tom Phillips, Ben Eine, Tim Etchells, (nl) Patrick Keulemans, (de) Lucio Pozzi, (en) Tim Brookes, (fr) Taysir Ratniji, (en) Gaston De Mey, Philippe Vandenberg, Michael Sailstorfer, Fred Eerdekens, Jaume Plensa, (en) Patrick Brill, (ru) Alighiero Boetti, (de) Karin Sanders, (ru) Annette Messager, (nl) Thierry De Cordier, (en) Jean Boghosian, (it) Giulio Paolini, Giorgio de Chiricio, Carlo Carrà, (en) Jan Vercruysse, (de) Ketty La Rocca, (2), (ru) Mario Metz, (de) Vincenzo Agnetti, Mounir Fatmi, (en) John Wood kaj Paul Harrison (YouTube) Let us taste of letters' - 'This is a foreign language', (en) Otto Karvonen (Alert!), (en) Katie Holten, (en) Maarten Inghels, Vida poezio : (en) Alain Arias-Misson, (en) Tanel Rander, (en) Shantell Martin

ironische oder politische Positionen der 70er- und 80er-Jahre (Polke, Prince, Dwyer, Kruger)

ironischen-witzigen Sprachspielen (Wim Delvoye, Sigmar Polke, Richard Prince)

Koncepta arto: Hans Haacke, Joseph Kosuth, On Kawara, Thomas Locher

  • (en) Mounira Al Solh (Nederlando-Libano) tre interesiĝas pri lingvoj kiel parto de homaj identecoj kaj ĝiaj hibridaj formoj rezulte de mimgrado kaj relokigado. Al Solh teksis literojn en la araba, franca kaj angla en malgrandaj pecoj de brodaĵo, kiuj similas al teksto en buntajn peckudraĵojn, kiuj generas malsamajn signifojn[11].
  • (fr) Mekhitar Garabedian (Belgium-Armenio) ĉe kiu lingvo ankaŭ ludas gravan rolon kiel faktoro kreante identecon kaj senton de komunumo. Lia verko "Pararan" (vortaro) konsistas el 38 laŭtparoliloj, ĉiuj dediĉitaj al iu litero el la armena alfabeto kaj kiuj aŭdigas voĉlegadon de vortoj el la vortaro kiuj komencas kun iu litero[11].
  • (en) Petrit Halilaj (Germanio-Kosovo) kun sia artinstalaĵo Abetare montras fidelan reproduktadon de sia propra ABC-libro per kiu li mem lernis la albanan skribon, sed kiu ankaŭ estas uzata por peri specifan kuluran identecon kaj eĉ uzi ĝin kiel tapeto[11].
  • (en) Philippe Vandenberg (Belgio) rolas ĉefrolon en la verkaro de Vandenberg en formo de tekstfragmentoj, vortoj kaj unuopaj lliteroj kopiitaj en diversaj koloroj[11].
  • (en, nl ) Johan Lievens (Belgio) skulptis simbolan universon kun 10 ciferoj (simobloj de teknologio) kaj 26 lliteroj (simboloj por poezio) de la latina alfabeto[37][38].

Afriko:

  • (en) Esther Mahlangu, uzante kolorajn kaj abstraktajn formojn bazitajn sur la skribo Ditema tsa Dinoko, mirinde logika kaj konsekvenca skribo, dezajnita por alĝustigi ĉiujn ege diversajn lingvojn de Afriko[39].
  • (en) Judith Westerfeld, estas artistino vianta kaj en Sud-Afriko kaj en Nederlando, kreis verkon kies titolo "The Dream of a Common Language" baziĝis sur poemaro de la usona poetino Adrienne Rich proponante, ke oni devas lerni paroli novan lingvon por rompi la hierarkiajn strukturojn kaj atingi egalecon, io tre taŭga por esprimi lingvan justecon por parolantoj de lingvoj kiuj estas marĝenigitaj, ne-agnoskitaj, minacataj de formorto aŭ eĉ formortintaj[40]. Por ŝi arto estas ĉiam socia kaj politika engaĝiĝo por aŭdigi aŭ videbligi voĉojn kiuj ne apartenas al la dominanta kulturo. Kun la verko "Someone's mother tongue" (Ies denaska lingvo) ŝi fokusas la lernadon de nova lingvo kaj la efikon de tiu ĉi procezo al ies denaska lingvo, identeco kaj sento de aparteno[40].

Azio

  • (eo) Xu Bing, Steve Powers (Japanio), On Kawara, Nada Sehnaoui, (en), Hadieh Shafie, Shirin Neshat, Naser Al Salem, Roy Wang (Pekino, Ĉinio), (en) Bazik Thlana (Barato), (en) Zainab Alsabba (Bahrejno), (en) Simon Mortimer (Britio-Saŭda Arabio): en la ekspozicio "The Limits of My Language Are the Limits of My World" nvitante spektantojn pripensi la rolon de lingvo en formado de identeco kaj kulturo, traktante kvar ĉefajn temojn: la kompleksecojn de la araba, ĝia tutmonda influo, ĝia portretado en la amaskomunikilaro kaj ĝia estonteco en mondo dominata de la angla[41].

Latin-Ameriko:

  • (en) Fabiola Carranza, Juan Uribe (Kolombio) (en) CB Hoyo (Kubo-Eŭropo) kreas falsaĵojn de famaj pentraĵoj, sur kiuj li pentras diversajn mesaĝojn.
(2020) Martin Creed - "Everything is Going to be Alright", Christchurch Art Gallery, Nov-Zelando longas 46 metrojn kaj tekstas en plurkoloraj neon-literoj ke 'ĉio estas en ordo'.[42]

Usono

Aŭstralio

[redakti | redakti fonton]
  • Iuj aŭstraliaj artistoj uzas tekston por fari siajn proprajn rakontojn aŭ tiun de siaj marĝenigitaj komunumoj kiel indiĝenoj: Amala Groom, David McDiarmid, Elvis Richardson. Garage Graphix, Gerry Wedd, Jessica Wheelahan, Kate Just, Kelly Dolly, Kenny Pittock, Troy-Anthony Baylis, Martin Sharp, Min Wong, Owen Leong, Reg Mombassa for Mambo Graphics, Paul Yore, Sarah Edmondson, Tony Garifalakis kaj Zoe Brand[45].

Ekspozicioj

[redakti | redakti fonton]

En 2018, ekspozicio en Adelaide, Suda Aŭstralio, nomiĝis Word (Vorto) prezentis verkojn de Just, Abdullah, Klose, Kneebone, Alice Lang, Richard Lewer, Sera Waterskaj multaj aliaj[7].

En 2019 okazis en Bruselo la ekspozicio Ekphrasis, writing in art (Ekphrasis, la skribo kaj la arto) ĉe la Fondumo Boghossian (en Villa Empain)[46] kiu kunigis pli ol 40 artistojn el la tuta mondo en kies verkoj la uzo de lingvo ludas ŝlosilan rolon.

En 2020 okazis ekspozicio en Bruselo sub la nomo "Word Art Exhibition".

En 2004 la ekspozicio Word Up! Art, Text, Design montris aŭtraliajn konceptajn artistojn de kiuj multaj uzas tekston por fari siajn proprajn rakontojn aŭ tiun de siaj marĝenigitaj komunumoj kiel indiĝenoj[45].

Ankaŭ la novjorka lingvomuzeo Planet Word estas hejmo por selekto de artaĵoj inspiritaj je la potenco, amuzo kaj beleco de vortoj kaj lingvo[47], kiel ekzemple la sonskulptaĵon "Speaking Willow"[48].

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

Ekzistas relative malmultaj artsciencaj publikaĵoj kiuj traktas la interagon de teksto kaj bildo en la bildaj artoj. Plimulte de publikaĵoj estas ekspoziciaj katalogoj, disertaĵoj kaj lingvistikajsemiotikaj tekstoj.

  • (angla) Evan Moffitt, Vitamin TXT Words in Contemporary Art, eld. Phaidon, pli ol 100 artistoj el 34 landoj kiuj "metas la uzon de teksto centre ene de siaj artaj praktikoj".
  • (angla) Art and text, Black Dog Publishing, 2009, ISBN-10: 1906155658 - ISBN-13: 978-1906155650
  • (germana) Karin Ströbel Karin, Wortreiche Bilder - Zum Verhältnis von Text und Bild in der zeitgenössische Kunst, (PDF - eltiraĵo), 2013, Transcript Verlag, Bielefeld, 378 pp, ISBN 978-3-8376-2438-0
  • (germane) Wolfgang (eld), Text und Bild, Bild und Text. DFG-Simpozio (1988à. Stuttgart: Metzler,1990.
  • (germana) Wolfgang Max Faust, Bilder werden Worte. Zum Verhältnis Bildender Kunst und Literatur im 20. Jahrhundert oder Vom Anfang der Kunst im Ende der Künste,1977, Hanser Verlag München, reeldono en 1987 ĉe eld. DuMont.
  • (gemana) In other words. Wort und Schrift in Bildern der konzeptuellen Kunst,
  • (germane) Ausstellungskatalog Schrift und Bild. Amsterdam, BadenBaden: Walter, 1963
  • (germane) Die Kunst der Schrift, Unesko-ekspozicio en kvindek paneloj, eld. Staatliche Kunsthalle Baden-Baden,1964
  • (germane) Louis, Eleonora & Stooss, Toni (eld.): Die Sprache der Kunst. Die Beziehung von Bild und Text in der Kunst des 20. Jahrhunderts. Stuttgart: Cantz, 1993
  • (germane) Finckh, Gerhard (eld): Talking pieces – Text und Bild in der neuen Kunst. Leverkusen: Museum Morsbroich, 2003.
  • (germane) Hapkemeyer, Andreas (Hg.): Language in Art. Sprachliche Strukturen in der Gegenwartskunst. Regensburg: Lindinger + Schmid, 2004.
  • (germane) Folie, Sabine (eld): Un coup de dés. Bild gewordene Schrift; ein ABC der nachdenklichen Sprache. Wien: Generali Foundation, 2008.
  • (germane) C. Faulman, Schriften und Alfabetten, Augsburg, 1990, ISBN 3-2043-0142-8
El la poemaro "Calligramme" Guillaume Apollinaire. Konkreta poezio kiel bildiga tendenco en literaturo verso la integriĝo de literoj en pentrarton.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

(angla) Tekst-arto, YouTube

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 (en) Harriet Baker, #WordWeek: AnOther's Top 10 Word Artists, Anothermag.com, la 28-an de julio 2014
  2. Word Art: Text-based Painting, Prints, Sculpture. Visual-Arts-Cork.com. Alirita la 19-an de majo 2021.
  3. 3,0 3,1 (en) Languages and the Arts, En: Language and Migration in Ireland (PDF), p. 37
  4. 4,0 4,1 Avangardaj artistoj estas aktivaj en la invento kaj apliko de novaj ideoj kaj teknikoj en originala aŭ eksperimenta maniero aŭ rekomendas novan artan ĝenron.
  5. 5,0 5,1 (fr) Le surréalisme en 3 minutes, BeauxArts
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 Word Art: Text-based Painting, Prints, Sculpture. Art Encyclopedia, Visual-Arts-Cork.com. Alirita la 19-an de majo 2021.
  7. 7,0 7,1 7,2 (en) Zara Sigglekow, Artists use text in Word. Art Guide Australia, la 30-an de aŭgusto 2048. Alilrite la 19-an de majo 2021.
  8. 8,0 8,1 Filmeto kiu montras kiel ŝi eltranĉas la literojn el sanktaj tekstoj por formi desegnon.
  9. (en) Rafael Lozano-Hemmer, Translation Stream.
  10. 10,0 10,1 (en) Vaishali Dar, A picture & a 1000 words: Artists are increasingly using text in innovative ways to give new form to conventional visual art practices, Financial Express, la 27-an de februaro 2022.
  11. 11,0 11,1 11,2 11,3 11,4 (en) Brigitte Köllen, Art and Alphabet, Hamburger-Kunsthalle.com
  12. (fr) Clara Halter écrit la paix, YouTube
  13. (en) Kate Sierzputowski, Text Drawings Formed by Letters From Religious Texts by Meg Hitchcock, Collosal, la 6-an de septembro 2016.
  14. (eo) Roberto Pigro, Hibrida skribsistemo povus alproksimigi hebreojn kaj arabojn en Israelo, Monato, pp. 15-16, n-ro 3/2024.
  15. (en) Sumedha Raikar-Mhatre, When crafts meet scripts, LinkedIn. la 14-an de oktobro 2015.
  16. Noto: Brookes preferas paroli pri skriboj ol pri alfabetoj, ĉar la vasta plimulto de minoritataj kaj indiĝenaj skriboj ne estas alfabetoj - kio igis okcidentajn pensulojn trakti ilin kiel malsuperajn, nekompletajn, neevoluintajn.
  17. Esploro pri la ruĝa listo de la projekto Endanĝerigitaj Alfabetoj taksas ke ekzistas proksimume 275 alfabetoj nuntempe uzataj en la mondo.
  18. (en) Tim Brookes, Not a Polyglot but…a Polygraph? (Ne poligloto sed... poligrafo?, Endangered Alphabets
  19. (fr) Henri Giordan, Minorités linguistiques et art contemporain, p. 3, la 7-an de oktobro 2004.
  20. (en) Languages and the Arts, En: Language and Migration in Ireland (PDF), p. 46
  21. (jp, en, eo) Statement - Aserto
  22. (en) Cultural Influences on Artistic Language, En: Language and the Arts,
  23. (en) Jaume Plensa, Silver Adagio, (2020), Muzeo Planet Word, Novjorko.
  24. Tolkien, J.R.R. (2016) A Secret Vice: Tolkien on Invented Languages, edited by Dimitra Fimi and Andrew Higgins. London: HarperCollins.
  25. [1](en) Fimi, Dimitra, ‘A Secret Vice’: Tolkien and the early 20th-century continuum of linguistic invention and experimentation,In: (2018) "Language as Communication vs. Language as Art: J.R.R. Tolkien and early 20th-century radical linguistic experimentation," Journal of Tolkien Research: Vol. 5 : Iss. 1 , Article 2.
  26. (en) Shoshana Olidort, War in the Language of Hope, Jewish Currents, la 11-an de junio 2018.
  27. (en, fr ) Derek Attridge, What Do We Mean by Experimental Art?, Open Edition Journals, 6/2018
  28. 28,0 28,1 (eo) Alessio Giordano, Vivanta arĥivo de la esperanta kulturo, Literatura Foiro, p.135, n-ro 329, junio 2024.
  29. (eo) Ilona Koutny, Enkonduko al Esperanto, en: Ilona Koutny (red.) Esperanta kulturo, Wydawnictwo Rys, Poznan, pp.11-12, prezentas la Esperantan kulturon ekde arto tra la ĉiutaga kulturo ĝis la pensmaniero de esperantistoj.
  30. (fr) Renée Triolle, Provence-Alpes-Côte d’Azur: Le Bausset: Esposition "Sur le chemin de l'espéranto", Esperanto-france.org
  31. (nl) Tom De Mette, "We could be heroes", De Morgen, 2015.
  32. (eo) La plej bona Loko (Intervjuo kun Daniel Salomon kaj Olof Olsson), La Ondo de Esperanto, n-ro 3 (149), 2007.
  33. M. Demonty, Brusela skulptisto uzas Esperanton, Aktuala, pp. 10-11, junio 1995, Reĝa Brusela Esperantista Grupo.
  34. (eo) Vastalto, Japana artisto reludas publikecon en 23 lingvoj, Global Voices, la 1-an de februaro 2014.
  35. (en) Reenacting Publicness | Translating Art Work Descriptions into 23 Different Languages: The Interventionist Projects of Yoshinori Niwa 2004 to 2012, retejo de la artisto.
  36. Luiza Carol, Rakontoj por ĉiuj aĝoj -rakontaro, eld. La Karavelo, ISBN 978-989-96312-0-5, grafike ilustrita de Luch Ofer.
  37. Bildoj de la skulptaĵo sur la retejo de Johan Lievens.
  38. (nl) Werner lagae, Johan Lievens: in het ongenaakbaar wit van mijn bestaan, En: Johan Lievens, De oorspronkelijke stilte van het woord, 1990
  39. (en) Tim Brookes, Learning Multiple Languages: Good. Learning Multiple Scripts: Better?, Multilingua, majo 2024.
  40. 40,0 40,1 (nl) Ingrid Glorie, Judith Westerveld: "Doordat ik in Nederland én Zuid-Afrika ben opgegroeid voel ik me altijd zowel insider als outsider", Voertaal.nu, la 10-an de majo 2019, alirite la 12-an de oktobro 2024.
  41. (en) UK Artist Simon Mortimer Explores Saudi Pop Culture in Riyadh, Magzoid, la 14-an de septembro 2024
  42. Rim. Dum kelkaj recenzistoj notis la esperplenan kaj konatan tonon de la frazo, aliaj interpretis la artaĵon alimaniere sugestante ke "ĉio eble ne estas en ordo" ke ĝi estus "ironia komento pri la hodiaŭa konsuminstiga mondo".
  43. (en) Alina Cohen, 13 Artists Who Highlight the Power of Words. Artsy, la 5-an de januaro 2019. Alirite la 19-an de majo 2021.
  44. (en) "Ah Kee , Vernon - Austracism". National Gallery of Australia. Alirite la 19-an de majoy 2021.
  45. 45,0 45,1 (en) Word Up! Art, Text, Design, Margaret Whitlam Galleries, Rydalmere, Whitlam Institute, 2024
  46. (en, fr, nl) Ekphrasis, Fondation Bogossia, 2019
  47. (en) Word Art at Planet Word, Planet Word.
  48. (en) Rafael Lozano-Hemmer, Speaking Willow; Language, Art, and Technology, The Language Preservation Initiative, 2021

KALIGRAFIO: formo de teksta arto en kiu bela, dekoracia manskribo aŭ literoj estas kreitaj per plumo aŭ peniko.

KONCEPTA ARTO: artformo en kiu la konceptoj kaj ideoj esprimitaj estas pli gravaj ol la estetika kaj percepta rezulto de la verko mem. En la 1960-aj jaroj, multaj artistoj eksperimentis kun arto kiu emfazis ideojn super objektoj kaj materialoj tradicie asociitaj kun artkreado. Konceptaj artistoj uzis sian verkaron por pridubi la nocion de kio estas arto kaj por kritiki la subkuŝantajn ideologiajn strukturojn de arta produktado, distribuado kaj montrado. Konceptaj artistoj kiel ekzemple Sol LeWitt generus ideojn por artaĵoj, uzante lingvon en la formo de instrukcioj kiuj detaligas kiel artaĵo devus esti farita.ajna arta esprimo.

MULTMEDIAJ INSTALAĴOJ: grandskalaj artaĵoj kiuj asimilas diversajn amaskomunikilojn, inkluzive de aŭdio, filmo kaj teksto. La instalaĵoj ofter enhavas interagajn elementojn kaj estas dezajnitaj por engaĝi la spektanton en sensmerga sperto.

NUNTEMPA ARTO: Ĝenerale difinita kiel arto kiu estis produktita ekde la dua duono de la dudeka jarcento.

PERFORMANCE ART (Spektakla arto): Artformo en kiu ekzistas neniu konkreta objekto, sed prefere kombina serion de okazaĵoj fare de la artisto antaŭ spektantaro, eventuale inkluzive de muziko, deklamado, aŭdvidaj prezentoj, aŭ aliaj elementoj. Performance art ofte esploras sociajn, politikajn kaj kulturajn temojn per la uzo de lingvo.

POP ARTO: Stilo derivata de komercaj artaj formoj kaj karakterizita per pli grandaj ol vivaj kopioj de eroj de amaskulturo. Tiu stilo evoluis en la malfruaj 1950-aj jaroj kaj estis karakterizita en la 1960-aj jaroj fare de tiaj artistoj kiel Andy Warhol, Claus Oldenberg, Roy Lichtenstein, Robert Rauschenberg, George Segal k.a.

SUPERREALISMO (fr: Surréalisme): Pentra stilo de la frua 20-a jarcento kiu emfazis figuraĵon kaj viziojn de sonĝoj kaj fantazioj, same kiel intuician, spontanean metodon de registrado de tia figuraĵo, ofte kombinante neatenditajn objektojn en kunmetaĵoj. André Breton difinas superrealismon kiel "puran psikan aŭtomatismon" permesantan esprimi la realecon de ies pensoj sen cenzuro, ĉu skribe, per desegnaĵo aŭ laŭ iu ajn alia maniero.

SIMBOLO: Bildo aŭ signo, kiu reprezentas ion alian, pro konvencio, asocio aŭ simileco.

TRIPTIKO: Triparta artverko kun tri paneloj kiuj kunfaldiĝas, ofte pentraĵo aŭ ĉizita lignaĵo, kun la intenco esti metata sur altaro.