Saltu al enhavo

Vackovec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vackovec
germane Watzgenreuth
domaro
Vackovec
Oficiala nomo: Vackovec
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Cheb
Administra municipo Milhostov
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Domoj 5 (2011)
Situo Vackovec
 - koordinatoj 50° 08′ 24″ N 12° 27′ 30″ O / 50.14000 °N, 12.45833 °O / 50.14000; 12.45833 (mapo)
Katastro 3,35 km² (335 ha) Vackovec
Loĝantaro 21 (2021)
Denseco 6,27 loĝ./km²
Baseno Ĥebia baseno
Unua skribmencio 1304
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 350 02
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Vackovec
Portalo pri Ĉeĥio

Vackovec (germane Watzgenreuth) estas domaro en Ĉeĥio, parto de municipo Milhostov, troviĝanta en distrikto Cheb. Ĝi troviĝas proksimume 2 km sudoriente de Milhostov. Estas ĉi tie registritaj 5 adresoj. En la jaro 2021 daŭre vivas ĉi tie 21 loĝantoj.

Vackovec estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 3,35 km².

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1304.

Apud sudorienta rando troviĝas kelke da kilometroj longa korpo de nefinkonstruita Sudetia aŭtostrado. La konstruaĵo estis komencita komence de la dua mondmilito. La ŝoseo devis post la aligo de la ĉeĥa limregiono al Nazia Germanio certigi pli bonan transportan kunigon en la tn. Sudetia govio. La konstruadon komencis solena ekfoso la 7-an de decembro 1938, kiun partoprenis Rudolf Hess kaj Konrad Henlein. Fine de aprilo de 1942 la konstruado estis pro financaj kaŭzoj haltigita. En la postmilita tempo la nefinkonstruita korpo estis lasita al sia sorto.[1]

Geografio kaj naturrilatoj

[redakti | redakti fonton]
Mofeto Bublák

La preskaŭ pereinta vilaĝo troviĝas en ebena pejzaĝo de Ĥebia baseno apud maldekstra bordo de rivero Plesná.[2] La signifa geologia fenomeno en audrivera ebenaĵo de rivereto Plesná estas elŝprucoj de mineralakvoj kaj gasa karbona dioksido. Mofeta kampo Bublák okcidente de Vackovec fariĝis konsisto de nacia naturmemorindaĵo Bublák kaj apudrivera ebenaĵo de Plesná proklamita en la jaro 2017.[3]

Komune kun pluaj mofetaj kampoj en la proksima ĉirkaŭaĵo prezentas la regiono de Plesná unu el la plej grandaj teritoriojn kun apero de mofetoj, kiel montron de postvulkana agado en Ĥebio. Mofetoj Bublák estas ankaŭ loko de Geoparko Egerio, la konsisto de Bohemia-bavaria geoparko.[4].

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869101
1880100
189093
190069
191075
192184
JaroLoĝantoj
193084
195044
196165
197070
198048
199121
JaroLoĝantoj
200124
201126
202121

Memorindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Baroka kruco kun korpo de Kristo, Dolora Virgulino Maria kaj du anĝeloj

Rilataj artikoloj

[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotografioj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. David, Petr; et al.. (2010) Velká turistická encyklopedie - Karlovarský kraj, 1‑a eldono, Praha: Knižní klub, p. 216. ISBN 978-80-242-2843-3.
  2. Prohlížení - geomorfologické členění - Národní geoportál INSPIRE. geoportal.gov.cz. Alirita 2018-06-25.
  3. NPP Bublák a niva Plesné. AOPK ČR. Alirita 2018-06-23.
  4. Bublák. Národní geopark Egeria. Alirita 2018-06-25.