Valštejn
Valštejn | |
vilaĝo | |
Domo
| |
Oficiala nomo: Valštejn | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono |
Distrikto | Distrikto Bruntál |
Administra municipo | Město Albrechtice |
Historia regiono | Ĉeĥa Silezio |
Montaro | Zlatohora montetaro |
Domoj | 51 2010 |
Situo | Valštejn |
- koordinatoj | 50° 11′ 46″ N 17° 30′ 03″ O / 50.19611 °N, 17.50083 °O (mapo) |
Katastro | 7,91 km² (791 ha) Valštejn kaj Ztracená Voda |
Loĝantaro | 29 (2021) |
Denseco | 3,67 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1618 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 793 73 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Valštejn | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Valštejn estas eksa municipo kaj vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Město Albrechtice en distrikto Bruntál. Ĝi troviĝas proksimume 6,5 km nordokcidente de Město Albrechtice. Vivas ĉi tie 29 loĝantoj (2021).
Valštejn estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 5,85 km². Valštejn situas ankaŭ en katastra teritorio Ztracená Voda kun areo 2,06 km². Similan limigon kiel parto de la municipo havis ankaŭ la devena municipo.
Situo
[redakti | redakti fonton]Valštejn situas en du valoj de montetaro Zlatohorská vrchovina. En valo de rojo Valštejnský potok estis domaro nomata Ztracená Voda. En orienta valo de la dekstreflanka alfluanto de sennoma rojo estas domaroj Velký Valštejn kaj pli alte kontraŭ la fluo Malý Valštejn. Super la okcidenta valo elstaras montodorso kun belvedero Jindřichova vyhlídka kun supermara alteco 797 m s. m. Inter la valoj estas montodorso kun montopinto Na Valštejně (741 m s. m.) kaj la orienta montodorso kun montopinto Nad Kostelem (690 m s. m.).
Historio
[redakti | redakti fonton]Pri Valštejn estas la unua skribmencio en la jaro 1618, kies posedanto estis Jan Kryštof freiherr el Valdštejn en Albrechtice. Pri domaro Malý Valštejn estas skribmencio el la jaro 1692 kaj pri Ztracená Voda el la jaro 1645. Tiuj ĉi domaroj ekde la jaro 1850 kreis Valštejn-on kaj ankaŭ eklezian paroĥon. Devena loĝantaro estis germana. Post la dua mondmilito la germana loĝantaro estis ellandigita. En la jaro 1949 municipo Hynčice estis komisiita per administrado de Valštejn, kun kiu ĝi estis kunigita en la jaro 1951. Ekde la jaro 1979 ĝi estas parto de Město Albrechtice.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 895 |
1880 | 847 |
1890 | 717 |
1900 | 657 |
1910 | 580 |
1921 | 542 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 509 |
1950 | 44 |
1961 | 130 |
1970 | 64 |
1980 | 46 |
1991 | 29 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 37 |
2011 | 31 |
2021 | 29 |
En Valštejn estas registritaj 51 adresoj: 31 daŭraj objektoj kaj 20 dumtempaj aŭ refreŝigejaj objektoj. Dum popolnombrado en la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 30 domoj, el tio 8 daŭre loĝigitaj.
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]En Valštejn troviĝis preĝejo de sankta Francisco Xavier konstruita en la jaroj 1793–1795. La preĝejo estis detruita en la jaro 1984. La interna ekipaĵaro estis parte transveturigita en Silezian landan muzeon en Opava. Flanka altaro kaj orgeno estis transdonitaj en Horní Domaslavice.
Fotogalerio
[redakti | redakti fonton]-
Rojo
-
Iama paroĥestra domo
-
Alveturiga vojo
-
Monumento al viktimoj de la 1-a mondmilito
-
Statuo de sankta Johano Nepomuka
|