Město Albrechtice
Město Albrechtice | |||
germane Olbersdorf | |||
urbo | |||
Placo ČSA
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Město Albrechtice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Bruntál | ||
Administra municipo | Krnov | ||
Historiaj regionoj | Ĉeĥa Silezio, Mor. enklavoj (Piskořov), Sudetio | ||
Montaro | Zlatohora montetaro, Nízký Jeseník | ||
Rivero | Opavice | ||
Situo | Město Albrechtice | ||
- alteco | 350 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 09′ 49″ N 17° 34′ 31″ O / 50.16361 °N, 17.57528 °O (mapo) | ||
Areo | 65,27 km² (6 527 ha) | ||
Loĝantaro | 3 415 (2024) | ||
Denseco | 52,32 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1377 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 793 73 ĝis 793 95 | ||
NUTS 3 | CZ080 | ||
NUTS 4 | CZ0801 | ||
NUTS 5 | CZ0801 597635 | ||
Katastraj teritorioj | 10 | ||
Partoj de urbo | 10 | ||
Bazaj setlejunuoj | 11 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
Vikimedia Komunejo: Město Albrechtice | |||
Retpaĝo: www.mesto-albrechtice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Město Albrechtice (legu Mjesto Albreĥtice, signifas Urbo Albreĥtice, germane Olbersdorf) estas urbo situanta en distrikto Bruntál (Bezirk Freudenthal) en Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 3 415 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Slezské Rudoltice, Jindřichov, Třemešná, Holčovice, Krnov, Janov, Heřmanovice, Hošťálkovy kaj Petrovice.
Historio
[redakti | redakti fonton]Albrechtice estas unuafoje menciata en la jaro 1377 en dokumento pri divido de opava princlando post morto de princo Mikolao la 2-a. Tiam proprumis ĝin Linhart z Rovné. Ekde la jaro 1390 la albreĥtican sinjorujon tenis margrafo Joŝt, ekde la jaro 1420 signifa kavalira familio Stoŝidoj. Georgo Stoŝ, mem reganta ekde 1450, famiĝis kiel kuraĝa batalanto, kiu staris sur flanko de Jiří z Poděbrad kaj pli poste sur flanko de Vladislav kontraŭ Matiaso la 1-a Korvino. En 1474 la soldataroj de Matiaso almarŝis en Silezion por puni samideanojn de Jiří z Poděbrad. Burgo Albrechtice estis dum du tagoj sieĝata, konkerita kaj detruita, ties hom-ekipo estis mortigita. Georgo Stoŝ estis pro rekomendo de episkopo de Vroclavo pardonita kaj ellandigita, lia posedaĵo fariĝis de reĝo Matiaso.
Post la familio de Stoŝidoj tenis Albrechtice-on ekde 1492 familio Makrotidoj. Laŭ peto de Adolf Makrota la ĉeĥa reĝo Vladislao la 2-a Jagello avancis Albrechtice-on je urbeto kaj li donis al ĝi privilegiojn. En 1503 Jiří Sup el Fulštej aĉetis la sinjorujon. Post lia morto en 1572 la sinjorujo enfalis en la manojn de lia filino Elizabeto, kiu edziniĝis al Johano el Valdŝtejn, ido de la malnova ĉeĥa familio. Tiam estis en la teritorio de la sinjorujo fondita vilaĝo Biskupice.
Imperiestro Ferdinando la 1-a donis al la urbo emblemon la 4-an de aŭgusto 1563. Oni priskribas la emblemon kiel barbohava viro staranta malantaŭ arbustaĵo kaj tenanta en la mano branĉon de blanka poplo. Sed sur sigelilo aperas ankaŭ senbarba viro kaj eble ia barilo estas antaŭ li. Kalkanon de ora ŝildo plenigas verda arbustaĵo, malantaŭ kiu elkreskas ĝiszone nudigita viro kun verda girlando sur la kapo kaj ĉirkaŭ la koksoj, tenanta en la maldekstra mano branĉon de arbo kun folioj, la dekstran manon li havas ĉeflanke.
En 1592 estas posedantino de la sinjorujo nomita Elizabeto Supovna el Fulŝtejn, kiu evidente nelonge antaŭ tio vidviĝis. Poste iom post iom la sinjorujo fariĝis de ŝia filo Johano Kristoforo. En bataloj kontraŭ habsburgoj li alkliniĝis al flanko de reĝo Frederiko Falca, post batalo sur Blanka Monto li estis ellandigita kaj la albreĥtica sinjorujo estis konfiskita al li utile al la imperiestra kortego. En 1623 jezuitoj el Nisa transprenis la sinjorujon. Johano Kristoforo revenis post la jaro 1625, li transprenis la sinjorujon kaj li elpelis de ĉi tie la jezuitajn misiistojn. Sed li estis arestita far imperiestraj soldatoj, transportita en kastelon Hrubá Skála en Bohemion kaj tie li estis du jarojn malliberigita. Lian familion rememorigas nun sole vilaĝo Valštejn nordokcidente de Albrechtice. La jezuitoj denove revenis. Dum Ferdinand Waldhauser, rektoro de ilia kolegio, estis en 1692 fondita buĉista gildo. Tiu ĉi rektoro ebligis al fremdaj metiistoj, por ke ili ekloĝu sur la maldekstra bordo de Opavice kaj tie ili komencu konstrui domojn. En 1716 Albrechtice estis avancitaj de imperiestro Karolo la 6-a je alodo. En 1745 la jezuitoj el Nisa transdonis la albreĥtican sinjorujon al opavaj jezuitoj. Tiuj proprumis la sinjorujon ĝis la jaro 1773, kiam transprenis ĝin imperiestra-reĝa kortega kamerao. Imperiestrino Maria Teresia avancis Albrechtice-on je municipa urbo, tio signifas, ke la urbo havis sian aŭtonomion kaj juĝejan rajton. Sed laŭ pli posta ordono de Jozefo la 2-a la jurisdikcio restis en la manoj de superularo, ĉar la urbo ne havis rimedojn por administri propran sindikon.
La albreĥticanoj suferis grandajn damaĝojn dum militoj je bavaria heredaĵo. En 1779 preteriris preter Albrechtice dek ses mil prusaj soldatoj, kiuj pripafadis la urbon el kanonoj kaj haŭbizoj. La prusoj konkeris la urbon. Aŭstroj forpuŝitaj el la urbo akiris helpon kaj ili elpelis la prusojn, tiuj forirante prirabis la urbon. Apenaŭ la urbo rekonsciiĝis el la militaj suferoj, la rivero inundis en 1813 la valon kaj homoj devis forkuri malantaŭ Žáry kaj Burkvíz.
En 1824 Karel Traugot, libera sinjoro Skrbenský el Hřiště en Hošťálkov, aĉetis Albrechtice-on. La sekvantan jaron li vendis ĝin al opavaj komercistoj Vincenc Tlach kaj Vincenc Keil. Tiuj konstruis apud rendo de Albrechtice en 1837 laminatejon de lado, kiu okupigis multe da homoj el la ĉirkaŭaĵo. Post preskaŭ sesdek jaroj la laminatejo estis transŝovita en Bohumínon, kie sur ties fundamentoj estiĝis fabriko Železárny a drátovny Bohumín (Ferfabriko kaj dratfabriko Bohumín). Sekve de pereo de multaj labor-okazoj okazis ankaŭ dekkvinprocenta malpliiĝo de nombro de loĝantoj. En la objekto de la laminatejo estis post la dua mondmilito lokigitaj laborejoj de ŝtata biena kooperativo. Da posedantoj de la sinjorujo, kiuj estis feŭdoj, princoj, ekleziaj ordenoj kaj ŝtato, alternis ĝis nuntempo dudek du.
Post la dua mondmilito la plej parte germana loĝantaro estis perforte elpelita.
En la jaro 2002 estis al la municipo redonita statuso de urbo.[1] Město Albrechtice estas komune kun Město Touškov kaj Město Libavá unu el tri municipoj en Ĉeĥio, kiuj indikas sian statuson en la nomo kiel la unuan vorton.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 6 335 |
1880 | 6 371 |
1890 | 6 230 |
1900 | 5 404 |
1910 | 5 219 |
1921 | 5 125 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 5 268 |
1950 | 3 344 |
1961 | 3 497 |
1970 | 3 237 |
1980 | 3 407 |
1991 | 3 580 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 3 626 |
2014 | 3 563 |
2016 | 3 512 |
2017 | 3 515 |
2018 | 3 518 |
2019 | 3 529 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 3 499 |
2021 | 3 387 |
2022 | 3 421 |
2023 | 3 417 |
2024 | 3 415 |
Partoj de urbo
[redakti | redakti fonton]- Město Albrechtice (katastra teritorio (k. t.) Město Albrechtice)
- Burkvíz (k. t. Burkvíz)
- Česká Ves (k. t. Česká Ves u Města Albrechtic)
- Dlouhá Voda (k. t. Dlouhá Voda)
- Hynčice (k. t. Hynčice u Krnova)
- Linhartovy (k. t. Linhartovy)
- Opavice (k. t. Opavice)
- Piskořov (k. t. Piskořov)
- Valštejn (k. t. Valštejn kaj Ztracená Voda)
- Žáry (k. t. Město Albrechtice)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ USNESENÍ VLÁDY ČESKÉ REPUBLIKY ze dne 9. ledna 2002 č. 34[rompita ligilo]
|