Velké Heraltice estas municipo troviĝanta en distrikto Opava en Ĉeĥio. Sur la teritorio de la vilaĝo vivas 1 611 loĝantoj (2024). En la vilaĝo troviĝas baroka kastelo.
La unua skribmencio devenas el la jaro 1250. Kiel lastaj posedantoj de la vilaĝo estas indikataj en la jaroj 1899 - 1945 grafoj Bellegarde-idoj. Tiuj faris en la kastelo lastajn reguligojn kaj alkonstruis al ĝi pseŭdogotikan kapelon. En la kastelo estas hodiaŭ hejmo de junularo. En la vilaĝo agadis germana publika vilaĝa lernejo, germana knabina monaĥeja lernejo, ĉeĥa minoritata lernejo kaj ĉeĥa minoritata urba lernejo. Parto de distrikto Opava la vilaĝo estas ekde la jaro 1949. Lokaj partoj apartenis dum plejpartan tempon al sinjorujo Velké Heraltice partoprenante tiel kun la vilaĝo ties sortojn.