Saltu al enhavo

Komunumaro Saarburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Verbandsgemeinde Saarburg)
Komunumaro Saarburg
Blazono
Komunumaro Saarburg (Germanio)
Komunumaro Saarburg (Germanio)
DEC

Map

komunumaro en Rejnlando-Palatinato
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Trier-Saarburg
Komunumaro Verbandsgemeinde Saarburg
Urborajtoj Komunumaro (Verbandsgemeinde)
Aŭtomobila kodo TR
Oficiala Municipokodo 072355005
Subdivido 16 unuopaj komunumoj (Ortsgemeinden)
Politiko
Komunumestro Jürgen Dixius
Titolo de komunumestro Bürgermeister
Adreso de la administrejo Schloßberg 6
54439 Saarburg
Demografio
Geografio
Geografia situo 49° 37′ N, 6° 33′ O (mapo)49.6091666666676.5502777777778Koordinatoj: 49° 37′ N, 6° 33′ O (mapo)
Areo 199 km²
Oficiala retejo http://www.vg-saarburg.de/
vdr

La komunumaro Saarburg - germane Verbandsgemeinde Saarburg - estis komunumaro en Germanio, do administra ligo de pluraj najbaraj komunumoj. Ĝi estis en la distrikto Trier-Saarburg de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2017 la komunumaro havis 23 581 loĝantojn sur areo de 199 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 119 loĝantoj/km². La 1-an de januaro 2019 fondiĝis nova komunumaro Saarburg-Kell per la kunfandiĝo kun la komunumaro Kell am See. La administrejo de la komunumaro centre plenumas iujn oficejajn servojn por la loĝantoj de ĉiuj membraj komunumoj, kiuj parte en komparo kun aliaj partoj de Germanio havas relative malmultajn loĝantojn, tial ke vivteno de administrejo kun ĉiuj servoj en ĉiu unuopa komunumo estus malekonomia.

Membraj komumunoj

[redakti | redakti fonton]
nomo areo
(km²)
loĝantoj
(1950)
loĝantoj
(fine de 2022)
Ayl 7,58 931 1 553
Fisch 6,88 302 413
Freudenburg 11,00 1 396 1 833
Irsch 15,21 1 249 1 583
Kastel-Staadt 5,23 455 432
Kirf 19,15 954 801
Mannebach 6,02 349 334
Merzkirchen 18,21 916 842
Ockfen 2,46 495 609
Palzem 21,30 1 378 1 557
Saarburg, urbo 20,36 4 942 7 597
Schoden 5,14 393 726
Serrig 17,63 1 431 1 684
Taben-Rodt 16,16 752 806
Trassem 7,53 650 1 149
Wincheringen 18,72 1 543 2 529
VG Saarburg 198,70 18 136

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
la administrejo de la komunumaro