Saltu al enhavo

Viaje a la Alcarria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viaje a la Alcarrio
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Camilo José Cela
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1949
Ĝenro vojaĝlibro
Loko de rakonto Alkario
vdr

Viaje a la Alcarria (Vojaĝo al Alkario) estas vojaĝlibro verkita de la hispana verkisto Camilo José Cela kaj publikigita en 1948. La titolo referencas al la komarko Alkario, apuda al Madrido, per kiu la aŭtoro aliras al priskribo de rura Hispanio.​

Cela dediĉis fakte dek tagojn al sia vojaĝo, nome de la 6a ĝis la 15a de junio 1946, dum kiu li trairis totale ses riverojn kaj vizitis 17 loĝlokojn de tiu komarko. Dume li verkis 25 kantojn pri la pejzaĝo, la ruraj vivo kaj kutimoj ktp., fakte parodioj de popularstilaj poeziaĵoj.

La libro estas verkita kiel taglibro kaj ​strukturita en 11 ĉapitroj kun titoloj aludantaj al la geografiaj lokoj trairataj. En la eldono de Destino[1] videblas la jena strukturo:

  • "La confusa andadura de un libro sencillísimo" (La konfuza trairado de tre facila libro); pri la eldonaj demarŝoj.
  • "Dedicatoria", dediĉo al Gregorio Marañón.
Memorkahelaro de "Viaje a la Alcarria" en Zorita de los Canes.
  1. "Unos días antes" (Kelkajn tagojn antaŭe).
  2. "El camino de Guadalajara" (Survoje al Gvadalaĥaro), kun la antaŭa urba vivo kaj trajno, ĉiutageco.
  3. "Del Henares al Tajuña".
  4. "Brihuega", antaŭ kaj post aviado.
  5. "Del Tajuña al Cifuentes".
  6. "Con el Cifuentes hasta el Tajo".
  7. "Del Tajo al arroyo de la Soledad".
  8. "Del arroyo de la Soledad al arroyo Empolveda".
  9. "Casasana. Córcoles. Sacedón".
  10. "Un viaje en autobús" (Busa vojaĝo).
  11. "Pastrana".

Oni miksas taŭgajn dialogojn kun facilega priskribarto laŭ stilo de Azorín. Estas klino al tipaĵoj, malnovaj libroj, hidalgoj, ripetoj ktp., ekzemple "el aire está limpio, lúcido, transparente, diáfano" (la aero estas pura, brila, travidebla, diafana).[2] Propra trajto estas la uzado de la tria persono por membiografia rakonto, en kiu la "mi" estas anstataŭata per la ripeto de la vojaĝanto", kio poste fariĝos oftaĵo en similaj rakontoj, eĉ en similtemaj televidaj programoj ("Con un país en la mochila" ktp.).

Vizititaj loĝlokoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Camilo José Cela, Viaje a la Alcarria. Con los versos de su cancionero, cada uno en su debido lugar, Barcelona, Destino, 1979.
  2. p. 103 en Destino
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Viaje a la Alcarria en la hispana Vikipedio.