Cifuentes
Cifuentes | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Alkario | ||
Poŝtkodo | 19420 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 682 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 8 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 47′ N, 2° 37′ U (mapo)40.786388888889-2.6213888888889Koordinatoj: 40° 47′ N, 2° 37′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 894 m [+] | ||
Areo | 220 km² (22 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cifuentes [+] | |||
Cifuentes estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 1 682 loĝantoj sur areo de 220 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 7,6 loĝantoj/km². Ĝi estas konstituita de la urbo Cifuentes kaj aliaj dek domaroj, el kiuj tri estas submunicipoj, nome Entidades de Ámbito Territorial Inferior al Municipio (EATIM) -Gárgoles de Abajo, Gualda kaj Moranchel- kaj la cetero neoficialaj submunicipoj -Carrascosa de Tajo, Gárgoles de Arriba, Huetos, Oter, Ruguilla, Sotoca de Tajo kaj Val de San García-.
Toponimio
[redakti | redakti fonton]La nomo Cifuentes aperis tiel jam en la 13-a jarcento kiel referenco al la kompono de cien (cent) kaj fuentes (fontoj), subkomprene de cent en la senco de granda kvanto do reference al cent-fontoj, nome al la fontoj de la rivero Cifuentes.[1]
Loĝantoj
[redakti | redakti fonton]La loĝantoj nomiĝas cifuenteños respektive cifuenteñas.
Situo
[redakti | redakti fonton]Cifuentes situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Alkario en la nordo de la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, do en ties centro, je altitudo de 894 m super marnivelo; je 69 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, borde de la Centra Altebenaĵo. La areo de la teritorio estas la kvina plej granda, laŭ etendo, en la provinco. La geografiaj koordinatoj estas 40°47′11″N 2°37′17″Ok. Najbaras la municipoj Budia, Henche, Solanillos del Extremo, Masegoso de Tajuña, Las Inviernas, El Sotillo, Torremocha del Campo, Torrecuadradilla, Canredondo, Sacecorbo, Ocentejo, Valtablado del Río, Arbeteta, Trillo, Mantiel kaj Durón.
Historio
[redakti | redakti fonton]La origino de la urbeto, same kiel de multaj aliaj de la komarko, datas el la tempo de la konkero de la Tajfo de Toledo fare de la kristanoj de Kastilio, fine de la 11-a jarcento. En la 12-a jarcento, pro la reconquista de Kvenko, ĝi stariĝis kiel eklezia ĉefurbo kaj la ĉefa kaj plej granda urba kerno de la komarko.
En 1273, Alfonso la 10-a la Saĝulo kreis en Gualda, submunicipo aktuale parto de Cifuentes, la grava institucion "Real y Honrado Concejo de la Mesta", pri la regado de la ŝafa brutobredado.[2]
En la 14-a jarcento la infanto don Juan Manuel akiris la senjorlandon de Cifuentes al sia kuzino la infantino doña Blanca kaj konstruigis sian kastelon sur monteto sudoriente de la urbeto. La teritorio "común de villa y tierra de Cifuentes" iĝis en tiu jarcento tero de realengo (reĝa jurisdikcio).
En 1431 Henriko la 4-a donis la vilaĝon kaj ties terojn al Juan de Silva kiu estos la unua grafo de Cifuentes.
La Princino de Éboli naskiĝis en Cifuentes en la 16-a jarcento.
En la 18-a jarcento la grafo Fernando de Silva ribeliĝis kontraŭ la Burbonoj. Kiel reprezalio, estis detruita lia palaco, kiu staris ĉe la ĉefa placo. El la 18-a jarcento, la urbo iĝis grava komerco centro, ĉefe agrikultura kaj brutobreda, ĝis fino de la 20-a jarcento, ĝis la instalo proksime de la atomcentralo de Trillo, kio okazigis gravan fortajn ekonomiajn plialtigon kaj ŝanĝon.
Ĝis la 1970-aj jaroj la loĝantaro ĉiam estis inter 1 600 kaj 1 800, poste okazis kresko kun rekorda nombro de 2 353 en 1991, sed sekve la nombro refalis al 1 830 lokuloj en 2016 kaj al 1 682 en 2023.
Arthistoria heredo
[redakti | redakti fonton]- La kastelo, de kvadrata plano, konstruigita de don Juan Manuel en la 14-a jarcento.
- La Preĝejo de Kristo Savinto, de romanika stilo, estis konstruita fine de la 13-a jarcento sur la bazo de alia preĝejo antaŭromanika.
- La hospitalo kaj la ermitejo de la Remedio estis konstruitaj en la 15-a jarcento.
- Ekzistas ankaŭ aliaj kapeloj, preĝejoj kaj konventoj, same kiel antikvaj domegoj.
Ĉe la kastelo elfluas la rivero Cifuentes, kiu elfluas en la riveron Taĵo post pasi tra Gárgoles de Arriba, Gárgoles de Abajo kaj Trillo. Tra tiuj setlejoj iras la Lanvojo, antikva vojo kiu profitas parton de antikva duaranga romia ŝoseo (Segontia-Erkavika), kiu komunikis la hispanan orienton kun Burgos, kie ĝi ligiĝas kun la Jakoba Vojo.
Kulturo
[redakti | redakti fonton]Tie naskiĝis monaĥo Diego de Landa, gravulo en la historio de Meksiko, partikulare en Jukatano. Tie naskiĝis ankaŭ la Princino de Éboli kaj pasis Camilo José Cela en sia fama Viaje a la Alcarria (Vojaĝo al Alkario, farita en 1946 kaj publikigita en 1948). La teritorio estis vizitata de gravuloj el eŭropaj reĝaj familioj. Por ekzemplo, en 1925-1930 estis vizitata de Karl Ludwig, grafo de Luksburgo, Princo de Carolath-Beuthen kaj Princo de Schoenaich-Carolath, kaj en 1994 estis vizitata de la reĝoj de Hispanio kun okazo de la inaŭguro de la lernojaro.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ GARCÍA LÓPEZ, Juan Catalina. La Alcarria en los dos primeros siglos de su reconquista. Institución Provincial de Cultura "Marqués de Santillana". Guadalajara, 1973. ISBN 978-84-500-5888-8. Paĝo 36.
- ↑ El Germen de la Mesta. Ayuntamiento de Gualda.