Armallones
Armallones | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Senjorlando de Molina-Alto Tajo | ||
Poŝtkodo | 19461 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 55 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 44′ N, 2° 18′ U (mapo)40.737777777778-2.3025Koordinatoj: 40° 44′ N, 2° 18′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 206 m [+] | ||
Areo | 77 km² (7 700 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Armallones [+] | |||
Armallones [armaĜOnes] estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 55 loĝantoj sur areo de 77 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 0,7 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas Armalloneros [armaĝoNEros]. En 2006 la stabila loĝantaro apenaŭ superis dekduon da loĝantoj, kvankam dum printempo kaj somero tio konsiderinde pliiĝis. Eĉ tiel la nombro de censitaj loĝantoj estas de 54 loĝantoj (INE 2015).
Situo kaj geografio
[redakti | redakti fonton]Armallones situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1206 m super marnivelo; je 117 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. Geografiaj koordinatoj estas 40°44′16″N 2°18′09″Ok. La teritorio havas komunan limon kun Arbeteta, Valtablado del Río, Ocentejo, Sacecorbo, Huertahernando, Zaorejas kaj Villanueva de Alcorón.
Ĝia klimato karakteriziĝas pro tre malvarmaj vintroj (en decembro kaj januaro la temperaturo kutime estas sub 0º) kaj mallongaj kaj moderaj someroj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 51, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Armallones, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Armallones kie oni falis al la nunaj 51.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.