Congostrina
Congostrina | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Montaro de Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19243 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 13 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 2′ N, 2° 59′ U (mapo)41.038333333333-2.9844444444444Koordinatoj: 41° 2′ N, 2° 59′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 018 m [+] | ||
Areo | 26 km² (2 600 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Congostrina [+] | |||
Congostrina estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 13 loĝantoj sur areo de 26 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 0,5 loĝantoj/km².
Situo
[redakti | redakti fonton]Congostrina situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1018 m super marnivelo; je 61 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 41°02′18″N 2°59′04″Ok. Najbaras la municipoj Hiendelaencina, Pinilla de Jadraque, La Toba kaj San Andrés del Congosto.
Historio
[redakti | redakti fonton]La preĝejo, konata kiel de la Asunción (Ĉieliro), estis konstruita en la 16-a jarcento sur la ruinoj de antaŭa preĝejo.
Dum la Hispana Enlanda Milito, en la municipo estis konsignitaj maŭraj trupoj de la frankisma armeo.
La vilaĝo estas menciita en la unua paragrafo de la libro El Jarama, de Rafael Sánchez Ferlosio.
Demografio
[redakti | redakti fonton]La loĝantaro falis de 428 komence de la 20-a jarcento al 50 en 1981 kaj plu al 13 en 2023, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado aparte post la Hispana Enlanda Milito, malsato ktp. Okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, ankaŭ ĉe Congostrina kie oni falis al la nombro de 13 en 2023.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.