La Toba (Guadalajara)
La Toba | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Montaro de Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19243 | ||
Retpaĝaro | retejo | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 74 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 0′ N, 2° 59′ U (mapo)41.004166666667-2.9819444444444Koordinatoj: 41° 0′ N, 2° 59′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 010 m [+] | ||
Areo | 36,69 km² (3 669 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo La Toba [+] | |||
La Toba estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 74 loĝantoj sur areo de 36,69 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas toberos respektive toberas.
Situo
[redakti | redakti fonton]La Toba situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 939 m super marnivelo; je 59 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 41°00′15″N 2°58′55″Ok. Najbaras la municipoj Congostrina, Pinilla de Jadraque, Medranda, Jadraque, Membrillera, San Andrés del Congosto, Cogolludo, Semillas, Zarzuela de Jadraque kaj Hiendelaencina. Ili distribuiĝas laŭ la sekva skemo:
Nordokcidente: Zarzuela de Jadraque | Norde: Hiendelaencina kaj Congostrina | Nordoriente: Pinilla de Jadraque |
Okcidente: Semillas | Oriente: Medranda | |
Sudokcidente: Cogolludo kaj San Andrés del Congosto | Sude: Membrillera | Sudoriente: Jadraque |
Historio
[redakti | redakti fonton]La Toba havis ĝis 725 loĝantojn en 1897, sed poste dekadencis. Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 598 loĝantoj en 1930 al 108 en 2016, tio estis oni perdis totale pli ol 600 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe La Toba, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe La Toba kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 74 en 2023.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.