Hueva
Hueva | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Alkario | ||
Poŝtkodo | 19119 | ||
Politiko | |||
Urbestro | Ismael Sánchez Vecino (PP, 2019-2027) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 115 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 28′ N, 2° 58′ U (mapo)40.4625-2.9605555555556Koordinatoj: 40° 28′ N, 2° 58′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 877 m [+] | ||
Areo | 31,76 km² (3 176 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Hueva [+] | |||
Hueva [uEBa] estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 115 loĝantoj sur areo de 31,76 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3,6 loĝantoj/km². La loĝantoj en la hispana nomiĝas ovenses.
Situo
[redakti | redakti fonton]Hueva situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 877 m super marnivelo; je 38 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, kaj je 7 km de Pastrana. La geografiaj koordinatoj estas 40°27′45″N 2°57′38″Ok. Ĝia municipa teritorio limas kun la teritorioj de Moratilla de los Meleros, Renera, Fuentelencina, Valdeconcha, Pastrana kaj Escopete.
Historio
[redakti | redakti fonton]Hueva, tiam Ova, estis konkerita al la islamanoj en la jaro 1124, kiam reĝis en Kastilio Alfonso la 7-a. Poste, en 1175, ĝi estis donita de lia sukcedanto Alfonso la 8-a al la Ordeno de Kalatrava, kiuj konstruis kastelon proksime kaj ili estis la senjoroj de la urbeto ĝis la 16a jarcento.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 149, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Hueva, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Hueva kie oni falis al la nunaj 149.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.
Vidindaĵoj estas la preĝejo, la pilorio kaj la baseno.