Taravilla
Taravilla | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Senjorlando de Molina-Alto Tajo (Molina-Alta Taĵo) | ||
Poŝtkodo | 19314 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 41 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 42′ N, 1° 58′ U (mapo)40.6973198-1.9689273Koordinatoj: 40° 42′ N, 1° 58′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 317 m [+] | ||
Areo | 60,68 km² (6 068 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Taravilla [+] | |||
Taravilla [taraBIĝa] estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 41 loĝantoj sur areo de 60,68 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 0,7 loĝantoj/km².
Situo
[redakti | redakti fonton]Taravilla situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1325 m super marnivelo; je 161 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°41′50″N 1°58′08″Ok. Najbaras la municipoj Pinilla de Molina, Peralejos de las Truchas, Poveda de la Sierra, Peñalén, Baños de Tajo kaj Terzaga. Ili distribuiĝas laŭ la sekva skemo:
Nordokcidente: Baños de Tajo | Norde: Baños de Tajo | Nordoriente: Terzaga |
Okcidente: Peñalén | Oriente: Terzaga | |
Sudokcidente: Poveda de la Sierra | Sude: Peralejos de las Truchas | Sudoriente: Pinilla de Molina |
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum la dua duono de la 19-a jarcento la loĝantaro preskaŭ atingis 500 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis. Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 383 loĝantoj en 1930 al 34 en 2016, tio estis oni perdis entute pli ol 400 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Taravilla, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Taravilla kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 41 en 2024.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.