Chillarón del Rey
Chillarón del Rey | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Alkario | ||
Poŝtkodo | 19128 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 84 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 36′ N, 2° 41′ U (mapo)40.598333333333-2.69Koordinatoj: 40° 36′ N, 2° 41′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 803 m [+] | ||
Areo | 17,31 km² (1 731 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Chillarón del Rey [+] | |||
Chillarón del Rey [ĉiĝaRON delREJ] (Ch. de la Reĝo) estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 84 loĝantoj sur areo de 17,31 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4,9 loĝantoj/km².
Situo
[redakti | redakti fonton]Chillarón del Rey situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 803 m super marnivelo. La geografiaj koordinatoj estas 40°35′54″N 2°41′24″Ok. Najbaras la municipoj Durón, Mantiel, Pareja kaj Alocén.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vivo de la loĝantoj de Chillarón del Rey estis submetita al la iamaj suferoj. Meze de la 16-a jarcento la setlejo estis domaro apartenanta al la senjorlando de la episkopo de Kvenko, integrita en la nomitaj “teroj de Pareja”, urbeto kiu estis tiea ĉefurbo, apartenantaj ambaŭ al la jurisdikcio de Huete.
En tiu jarcento kaj en tempo de la episkopo Fray Bernardo de Fresneda, la domaro postulis deklaron de villa sendependa el Pareja kaj en novembro 1569 la reĝo Filipo la 2-a donis la titolon de villa al la ĝis tiam domaro Chillarón, kiu de tiam adoptis la kromnomon "de la Reĝo".
Ĉe la malnova Ermitejo de Sankta Roĥo, oni elstaris la pilorion kiel simbolo de villa-eco. Kvankam ĝi pluestis en el senjorlando de la episkopoj kvenkaj ĝis la 19-a jarcento, kiam okazis la abolo de la senjorlandoj dum la revolucia parlamento Cortes de Cádiz. Precize estis ties senjoroj kiuj ricevis impostojn kaj nomumis urbestrojn.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 110, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Chillarón del Rey, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Chillarón del Rey kie oni falis al 110 lokuloj en 2016 kaj al 84 en 2024.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- turismaj informoj en la retejo turismocastillalamancha.es (hispane)
- turismaj informoj en la retejo loquis.com (germane)
- turismaj informoj en la retejo loquis.com (france)