Hijes
Hijes | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Montaro de Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19276 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 20 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 15′ N, 3° 0′ U (mapo)41.2525-2.9983333333333Koordinatoj: 41° 15′ N, 3° 0′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 159 m [+] | ||
Areo | 20,77 km² (2 077 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Hijes [+] | |||
Hijes [Iĥes] estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 20 loĝantoj sur areo de 20,77 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de pli-malpli unu loĝanto/km².
Situo
[redakti | redakti fonton]Hijes situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1160 m super marnivelo; je 102 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 20,77 km². La geografiaj koordinatoj estas 41°15′09″N 2°59′54″Ok.
La municipa teritorio limas norde kun la provinco Sorio kaj partikulare kun Miedes de Atienza, Retortillo de Soria, Somolinos kaj Ujados.
Nordokcidente: Retortillo de Soria | Norde: Retortillo de Soria | Nordoriente: Retortillo de Soria |
Okcidente: Somolinos | Oriente: Miedes de Atienza | |
Sudokcidente: Ujados | Sude: Ujados | Sudoriente: Miedes de Atienza |
Historio
[redakti | redakti fonton]Jam en la 19-a jarcento oni elfosis antaŭromian nekropolon en Arroyuelos [aroĜŬElos] (Rojetoj). La preĝejo Natividad konservas duoncirklan absidon de romanika stilo, ege reformita en la siglos 16-a kaj 17-a jarcentoj.
Dum la dua duono de la 19-a jarcento la loĝantaro estis preskaŭ ĉiam super la 300 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 319 loĝantoj en 1940 al 22, tio estis oni perdis pli ol 300 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Hijes, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Hijes kie oni falis al la nunaj 20 loĝantoj en 2023.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.