Valdenuño Fernández
Valdenuño Fernández | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Kamparo de Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19185 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 335 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 14 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 46′ N, 3° 23′ U (mapo)40.762777777778-3.3786111111111Koordinatoj: 40° 46′ N, 3° 23′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 839 m [+] | ||
Areo | 24,81 km² (2 481 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valdenuño Fernández [+] | |||
Valdenuño Fernández estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 335 loĝantoj sur areo de 24,81 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 13,5 loĝantoj/km².
Situo
[redakti | redakti fonton]Valdenuño Fernández situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Campiña de Guadalajara en la okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 836 m super marnivelo; je 36 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, kaj je 65km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 24,81 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok. Najbaras la municipoj Galápagos, El Casar, El Cubillo de Uceda, Viñuelas kaj Fuentelahiguera de Albatages.
Historio
[redakti | redakti fonton]Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el 373 en 1950 al 139 en 1991, do oni perdis loĝantojn pro diversaj kialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Valdenuño Fernández, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Valdenuño Fernández kie oni falis; poste ĉefe el la fino de la jarcento venis novaj loĝantoj, kiuj ne povis trovi malmultekostajn loĝejojn en urboj Gvadalaĥaro aŭ Madrido kaj setlis ĉi tien, kaj tiele la nombro de loĝantoj alvenis al la nunaj 335 en 2023.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Rura turismo: Preĝejo de Sankta Bernabeo de la 16-a jarcento, kun protiko sur kvin ŝtonaj kolonoj, kaj kasonaro super la presbiterio; fontano Casillas el 1908; ermitejo de la Virgulino de la Soleco.