Copernal
Copernal | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Alkario | ||
Poŝtkodo | 19292 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 46 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 52′ N, 3° 3′ U (mapo)40.868055555556-3.0558333333333Koordinatoj: 40° 52′ N, 3° 3′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 840 m [+] | ||
Areo | 10 km² (1 000 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Copernal [+] | |||
Copernal [koperNAL] estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 46 loĝantoj sur areo de 10 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4,6 loĝantoj/km².
Situo
[redakti | redakti fonton]Copernal situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Alkario en la nordo de la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 840 m super marnivelo; je 79 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°52′05″N 3°03′21″Ok. Najbaras la municipoj Espinosa de Henares kaj Hita.
Historio
[redakti | redakti fonton]Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis de 295 en 1930 al sub 40 ekde 1981, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, ankaŭ ĉe Copernal kie oni falis al 30 lokuloj en 2016 kaj al 46 en 2024.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.